Tajg kaj Tomas

Bailenambeann estas kampara urbeto en meza Irlando. Ĝi ne estas aparte notinda krom pro apuda kastelo kaj arbarego, sed en la pasinteco ĝi estigis aŭ allogis al si kelkajn ekscentrulojn, pri kiuj oni ankoraŭ rakontas amuzajn aŭ bizarajn anekdotojn. Tiaj originaluloj ne plu abundas en nia hodiaŭa tute unuformiĝanta socio (kiel skribis Stefan Zweig), sed de temp' al tempo oni renkontas du aŭ tri rimarkindajn homojn, kiuj kontribuas al konservado de la reputacio de nia regiono kiel hejmo de originaluloj.

Nia unua renkontiĝo kun Tajg kaj Tomas okazis ĉe kunveno en Bailenambeann de la societo „Amikoj de Nikaragvo”, al kiu ni estis invititaj. En tiu vespero, la preleganto kaj prezentanto de filmo pri tiu mez-amerika lando estis Tajg. (Ekde tiu tago, Tajg iĝis ofta vizitanto en la domo de la kompilanto de ĉi tiuj analoj.) Oni konstatis, ke tiu tiam juna viro loĝas en malnova dometo en iom izolita parto de la ĉirkaŭaĵo. Li posedas malgrandan parcelon de tereno, sur kiu li kultivis legomojn kaj fruktojn sen uzado de kemiaĵoj. Li ne produktas sufiĉe por vendi, sed precipe danke al siaj modestaj rikoltoj, li sukcesas nutri sin. Kiel vegeterano, li tre ŝpareme vivas kaj postulas malmulton de la socio. Lia sola veturilo konsistas el malnova biciklo, per kiu li veturas nudpiede tra la tuta irlanda insulo. Dum tiaj vojaĝoj, li estas akompanata de sia hundo Broim („furzo” en la gaela). Broim estas iom malbela, sed fidela hundo, tre amata de sia mastro, malgraŭ la malĝentila nomo, kiun Tajg donis al ĝi ... Estas eksterordinare rigardi Tajgon rapide veturantan tra la kamparo, sekvatan de la hundo kuranta sur la trotuaro aŭ ĉeflanke de la ŝoseo.

Tajg interesiĝas pri la popoloj de la tiel nomata Tria Mondo, precipe tiuj de la Ameriko Latina. Dum jaro li laboris kiel volontulo inter la malriĉuloj en Nikaragvo. Krom la irlanda (gaela) kaj la angla, li iom parolas la hispanan, lingvon, kiun li tre ŝatas. Lia ĉefa aktiveco, ekster la horoj kiam li laboras en sia parcelo, estas prezentado de filmoj pri Mez- kaj Sud-Ameriko, kaj organizado de festivaloj de kina arto en la hispana kaj la gaela. Li estas tre parolema kaj entuziasma pri ĉiuj el siaj interesoj, parolante tiom rapide, ke kelkfoje oni devas tre atente kaj streĉe aŭskulti lin. Plie, lia akĉento estas de la korka (Cork-) regiono – ne la plej facile komprenebla por homoj, kiuj ne estas denaskaj irlandanoj. Li neniam vestas sin mode aŭ elegante kaj plejofte aspektas kiel malriĉa vagabondo. Al amikoj kaj najbaroj li malavare donacas produktojn el sia eta ĝardeno. Li ofte diras, ke li intencas lerni Esperanton, sed mankas al li okazo por studi ĝin. Finfine, li estas bonkora, homarama viro, kun karakterizaĵoj, kiuj ne tute forestas eĉ en nia materiisma kaj egoisma epoko.

En tiu vespero, kiam Tajg parolis ĉe la kunveno de la Amikoj de Nikaragvo en Bailenambeann, ankaŭ ĉeestis Tomas de Paor, konato de Tajg. Tomas ne speciale interesiĝas pri Nikaragvo, sed li kaj Tajg dividas komunan intereson pri kinematografio, kvankam pro malsamaj kialoj. Tomas interesiĝas pri la optika tekniko, kiu estas lia profesio, kaj Tajg pri la filmoj mem. Plie, Tomas estis allogita de la hispana lingvo parolata en la prezentata filmo. Li estas amatora astronomo kaj ambicias iutage povi viziti, kaj eble uzi, almenaŭ unu el la grandaj observatorioj en Ĉilio, lando multe pli taŭga por astronomia observado ol la nuba irlanda insulo. Pro tio, li volas lerni la hispanan.

Ne tre malproksime de Bailenambeann situas la ĉarma urbeto Birr (gaele: Biorra), iam nomita de la angloj, Parsonstown. Ĝis la dudeka jarcento Birr estis kvazaŭ posedaĵo de la grafoj Rosse, kaj malgraŭ la fakto, ke Irlando estas laŭkonstitucie respubliko sen nobelaro, la tiea kastelo kaj impona bieno ankoraŭ apartenas al la familio Rosse. Tiu familio estas fama pro la nombro da elstaraj amatoraj scienculoj kaj teknikuloj (kaj viraj kaj inaj), kiujn ĝi generis. La aktuala grafo, lordo Brendan Rosse, daŭrigas la viglan intereson pri scienco de siaj antaŭuloj. Li establis sciencan centron sur la tereno de la bieno, disvolvis la belegan bienon kun ĝia vasta arboĝardeno kun multe da ekzotaj specioj (malfermita kontraŭpage al la publiko), kaj restaŭrigis la faman gigantan teleskopon. Tiu rimarkinda instrumento estis konstruita en la kvardekkelkaj jaroj de la dek-naŭa jarcento, de la tria grafo Rosse. Ĝia grandega 6-futa (preskaŭ 2-metra) spegulo estis muldita en forno muntita en la kastela ĉirkaŭfosaĵo, kaj hejtita per torfo el la lokaj torfejoj. La kolosa ligna barelo de la teleskopo estis farita de urbaj bierbarelistoj, kaj estas tiom larĝa, ke iam novedzinoj, en siaj geedziĝaj vestaĵoj, estis fotitaj starante en la buŝo de la barelo. (La foton oni povas vidi en la scienca centro). La vasta potenco de la teleskopo ebligis la trian grafon observi ege malproksimajn partojn de la universo. Li malkovris la spiralan nebulozon (poste deklarita „galaksio”), nomita „La Kirlakvo” kaj tiel iĝis inicanto de la esplorado de la kosmaj profundaĵoj.

Iufoje, Tomas partoprenis astronomian festivalon, kiu ĉiujare okazas en Birr. En tiu jaro, post instalado de nova spegulo kaj okulario en la antikva teleskopo, la organizantoj de la festivalo intencis, ke la partoprenantoj povu fari iom da observado per la historia instrumento. Bedaŭrinde, pro diversaj teknikaj problemoj, tio ne eblis, sed la vizito al la teleskopo inspiris Tomason dediĉi sin al profundkosma esplorado, anstataŭ banala observado de la luno kaj la sunsistemaj planedoj. Feliĉe, la festivalo donis al li la okazon kontakti posedanton de privata observatorio kun teleskopo eĉ pli potenca (kaj multe pli moderna) ol la Rosse-instrumento. Sekve, li kunlaboris kun aliaj astronomoj, kiuj per spektroskopio sukcesis malkovri ĝis tiam nekonatajn ekstersunsistemajn planedojn, kiuj, laŭ ili, teorie kapablus subteni la vivon. Per mezurado de la gravita influo de tiaj tiel nomataj eksterplanedoj sur la movo de ties regantaj steloj, la teamo povis konstati la ekziston de nevideblaj planedoj. Poste, per observado de la variado de la ŝajna luminesko de sunoj, ili malkovris pli da tiaj planedoj dum ilia pasado antaŭ ties stelo. Ankaŭ, per modernaj teknikoj de spektroskopio, ili mezuris la atmosferon, graviton, ĉeeston de fero kaj aliaj elemento, kaj de gasoj kiel metano kaj tiel plu. Alian metodon, kiun li uzis estas la tiel nomata mikrolensa tekniko bazita sur la ĝenerala teorio pri relativeco de Einstein, laŭ kiu, kiam la lumo eliĝanta de iu stelo pasas tre proksime al alia stelo, survoje al la okulo de observanto sur la tero, la gravito de la intervenanta stelo iom kurbigas la lumradiojn de la origina stelo, kaŭzante ke la du steloj ŝajnas pli disigitaj ol normale.

Per tiuj konstatoj, Tomas konvinkis sin, ke la ekzisto de vivo sur multaj el tiaj planedoj estis ne nur ebla, sed verŝajna. Li esperas, ke iutage, oni sukcesos pruvi, ke inteligentaj estaĵoj ekzistas sur aliaj planedoj, kvankam li dubas, ĉu oni iam sukcesos kontakti ilin. Tiu hipotezo pri la ekzisto de vivo aliloke en la universo ne estas por li nura sciencfikcio.

La ambicio de lia amiko Tajg estas multe malpli pretendema, sed ne malpli grava. Li esperas ke, per sia prezentado de filmoj kaj prelegoj pri la Tria Mondo, li konvinkos la publikon pri la neceso helpi niajn malriĉajn homarajn gefratojn. Liaj iloj por tia kampanjo konsistas, ne el multekostaj instrumentoj kaj elspezo de vastaj fondusoj (kiujn li ne posedas), sed el lia biciklo, pruntitaj filmoj kaj projekciiloj, kaj la bonvolo de posedantoj de haloj en kiuj li povas fari siajn prezentadojn.

Por iu ajn estas privilegio konatiĝi kun homoj kiel Tajg kaj Tomas. La loĝantoj de Bailenambeann povas fieri pri la ekzisto en sia regiono de tiuj malsimilaj sed admirindaj viroj.

Albisturo Kvinke

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07