Funebro en Japanio

Mia 91-jara patro mortis la 4an de oktobro 2005 post 50-taga restado en hospitalo. Post la morto flegistinoj purigis lian korpon kaj vestis lin per vestaĵoj preparitaj de la patrino. Dume ni telefonis al la funebra kompanio, kiu transportu la patron al la halo de la ceremonio.

La kompanio havas grandan halon, sed ni volis havi familian ceremonion, en kiu partoprenas nur 15 familianoj. Do ni estis kondukitaj al malgranda konstruaĵo, kiu konsistas el malgranda ceremonihalo, ĉambroj por funebrantoj kaj restoracio por kunmanĝo. Mia patro estis metita en angulo de unu ĉambro kaj apude ni kaj la kompaniano kontraktis diversajn aferojn pri la okazigo de la ceremonio, ekzemple speco de ĉerko, kiom da floroj ktp. Laŭ kalkulo la bezonata monsumo estos pli ol 800 000 enoj (5 330 eŭroj), kies duono estis jam rezervita per niaj monataj pagoj al la kompanio.

Tamen ankoraŭ restis granda elspezo: pago al bonzo. Por okazigi funebran ceremonion, ni ĝenerale bezonas bonzon. Ni telefonis al nia konata bonzo kaj demandis, kiom da honorario ni pagu. Lia balbutanta respondo estis „La sumo ne estas fiksita. Sed troviĝas tri niveloj kaj la meza estas 500 000 enoj (3 330 eŭroj) inkluzive de nomado de la postmorta nomo kaj gvido de la ceremonio”. Ni estis surprizitaj pro la alta kosto, sed akceptis lian proponon.

La sekvantan tagon, la 5an de oktobro, „cuja” (laŭvorte tranokta funebra ceremonio) okazis vespere. Kutime ĝi okazas kun legado de sutroj, kaj amikoj kaj konatoj de la forpasinto vizitas ĝin, sed ni decidis okazigi ĝin sen bonzo. Ni ne volis ĝeni aliajn pro mia tro maljuna patro.

La vesperon unue okazis „jukan”, purigo de la kadavro. Antaŭe tiu ago estis farata de familianoj, sed nuntempuloj ne ŝatas kaj ne kutimas tuŝi mortintan homon, eĉ se li/ŝi estas familiano, do ĉion faris la kompanianoj. Ili alportis banujon en la ĉambron kaj banis lin. Post unu horo li estis bele vestita per kompleto. Post kiam ni formale purigis lin sur liaj kunplektitaj fingroj per tuketo, ni metis lin en la ĉerkon, kaj en ĝi ni metis necesaĵojn por lia ekvojaĝo, nome mandorso-kovrilojn, suro-bendojn, ŝtrumpetojn, pajlajn sandalojn, bastonon kaj glavon. Poste ni kolektiĝis en la restoracio kaj manĝis vespermanĝon, nomatan „okijome” (manĝado kaj trinkado por purigi nin).

La 6an de oktobro je la 9a komenciĝis la ceremonio. Dum 40 minutoj bonzo legis sutron kaj poste ni ĉiuj faris „sjookoo” (bruligi incenson) kaj la ceremonio finiĝis. Laŭ la klarigo de la bonzo li legis tri sutrojn, nome por kap-razado (bonzigo), por rapida kurso de budhismo kaj por instruado de la vero. Li preparis mian patron, kiu ĝis antaŭ nelonge vivis en la homa mondo, por ke li bone adaptiĝu al la alia mondo. La sutro estis legata plejparte en la prononcoj de la ĉina lingvo, do ni nenion komprenis. Dume lia morta nomo estis kelkfoje menciita. Ties signifo estis „homo kiu disvastigas la edukadon kaj rigardas ĉion ĝuste”, ĉar li estis profesoro pri biologio en universitato.

Post la ceremonio okazis alia ceremonio „sjo-nanoka” (unuaj sep tagoj). Mortintoj vojaĝas laŭ la jenaj etapoj: dum la unuaj sep tagoj ili piediras al la rivero „Sanzu”, kiu fluas inter la homa mondo kaj la alia mondo. Trapasinte ĝin, ili eniras en la mondon de Budho, sed la vojo ne estas glata. Dume ĉiun sepan tagon ili devas respondi pri sia vivo koncerne mortigon, ŝteladon, mensogadon, adultadon kaj intrigadon. Ĉe ĉiu etapo ili devas retrorigardi sian vivon kaj penti kaj pardonpeti pro siaj pekoj, kaj fine post 49 tagoj al ili estas permesate eniri en la mondon de Budho.

Origine ĉe la unua sepa tago (post 7 tagoj) kaj ĉe la sepa (post 49 tagoj) oni havis ceremonietojn, sed en nia moderna vivo ni ne povas tiel ofte ferii kaj veni longan vojon por tiuj ceremonioj, do nuntempe en la sama tago tuj post la funebra ceremonio oni havas la ceremonieton de la unua sepa tago, kaj post 49 tagoj oni metas la cindron en la familian tombon.

La ĉerkon oni transportis per luksa, orkolora granda aŭtomobilo al la urba kremaciejo. Tie denove la bonzo legis sutron kaj la oficistoj enŝovis la ĉerkon en la ĉerkobruligujon. Post unuhora atendado en la najbara restoracio ni revenis al la kremaciejo kie atendis nin la cindro de mia patro. Ni duope tenis la ostetojn per bastonetoj kaj metis ilin en la urnon, kaj laste la oficisto metis ostojn el la kranio.

Hejmenreveninte kun la bonzo, ni kunmetis hejman altaron, sur kiun ni metis mortnoman tabuleton, foton, incensaron, manĝilaron, florojn ktp. Ni fotiĝis kune, ĉar funebra ceremonio estas rara okazo por ĉiuj parencoj kolektiĝi.

Post 49 tagoj ni denove kolektiĝis por meti la cindron de mia patro en la tombon en la urba tombejo.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07