En MONATO 2009/6 p. 8 apud la artikolo pri NATO estas menciitaj inter ties 28 membroj Britio kaj Unuiĝinta Reĝlando. Ŝajnas, ke temas pri la sama lando dufoje, ĉu ne?
Verŝajne la aŭtoro tiom ĝojas pri la aliĝo de sia lando al la krim-organizaĵo, ke li preferas mencii dufoje landon aŭtoritatan anstataŭ iun ne fortan por potenciala bombado de vica Serbio. Nu, tiam li aldonu ankaŭ Usonon, Unuiĝintajn Ŝtatojn kaj Pentagonon. Ankoraŭ NATO bezonas la membrecon de Liĥtenŝtejno, Monako kaj Sanmarino.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Sergeo Jurjiĉ el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17 |