Ĵurnalisto en Beogrado, Serbio, lastatempe komentis: „Multaj serbaj ŝoforoj ne veturas. Ili estas armitaj per siaj aŭtomobiloj”.
Tio sonas vere, ĉar en Beogrado dum la unua semajno de aprilo pereis pro trafik-akcidentoj ok homoj. Necesas novaj, pli rigoraj leĝoj, sed tiuj ankoraŭ ne pretas.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17 |