Komence de 2009 aprobis la albana parlamento leĝon, kiu malfermas dosierojn el la komunista periodo inter 1944 kaj 1990. La t.n. lustracio-leĝo1 antaŭvidas la elpostenigon de funkciuloj, inkluzive de policanoj kaj parlamentanoj, kiuj dum tiu ĉi periodo iel kunlaboris kun la sekreta polico.
La leĝo estis proponita jam en 1995, sed forte kontraŭis ĝin maldekstruloj kaj pluraj internaciaj instancoj. En 1997 la tiama socialista registaro kreis komisionon pri la „pureco de politikaj figuroj”, por ke ne plu eniru la parlamenton aŭ ŝtatan administracion eksaj aktivuloj en la komunisma reĝimo. Malgraŭ tio, tamen, restas en gravaj pozicioj prokuratoroj, juĝistoj kaj aliaj altranguloj el la antaŭa epoko.
Ekzemple, kvaropo tia konsistigas la konstitucian tribunalon, dum aliaj prezidas politikajn partiojn kaj estras privatajn televido-kompaniojn. Tial, dum la balotoj en 2005, demokratoj promesis per la lustracio-leĝo malpermesi al eksaj komunismaj krimuloj enposteniĝi en altaj ŝtataj institucioj, inkluzive de la parlamento.
Ĝis ĉi-januare maldekstraj partioj sukcese blokis la proponon. Ili argumentis, subtenataj ekzemple de la ĉeĥa registaro kaj la ambasadoj de Usono, Britio kaj Danio, ke la registaro povus misuzi la leĝon por elsarki siajn politikajn malamikojn. Kontraste tiuj, kiuj suferis sub la komunisma diktaturo, bonvenigis la novan leĝon.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Bardhyl Selimi/pg el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17 |