Ĉu komposteraro?

En la enkonduko de la februara numero Stefan Maul skribis: „En malgrandaj trinkejoj kaj en grandaj festotendoj oni denove rajtas fumadi laŭplaĉe.” Mi supozas, ke forfalis parto, kaj ke la kompleta frazo estis: „En malgrandaj trinkejoj kaj en grandaj festotendoj oni denove rajtas fumadi kaj ĝenadi la aliajn ĉeestantojn laŭplaĉe”, ĉu ne?

Danuta PONIATOVSKI
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Danuta Poniatovski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17