Skuas skandaloj

En septembro 2008 okazis en Slovenio ĉefbalotoj post kvarjara mandato, en kiu dekstra koalicio regis sub gvido de Slovena Demokratia Partio (SDS), kiun prezidas Janez Janša. Li sukcese gvidis la registaron, kaj Slovenio ekonomie progresis en tiu periodo. Slovenio ankaŭ sukcese gvidis Eŭropan Union en la unua duono de 2008.

Tamen dum la balotoj la popolo decidis puni al Janša. Kiel ĉiu dekstra registaro, ankaŭ tiu ĉi iom malbonigis la sociajn servojn kaj tro arogante kondutis. Sed antaŭ ĉio al la malsukceso dum la balotoj kontribuis pluraj skandaloj en la lasta periodo.

La plej grava estis tiu pri aĉeto de specialaj armeaj veturiloj. La ministrejo pri defendo decidis aĉeti 130 ok-radajn ŝirmveturilojn kontraŭ pli ol 250 milionoj da eŭroj de la finna fabriko Patria. Montriĝis poste, ke influaj personoj ricevis koruptmonon, kaj la finna televido akuzis rekte la ĉefministron.

Balotrezultoj

Fine la socialdemokratoj ricevis pli da voĉoj, ol la partio de Janša (iom pli ol 31 %), kaj ricevis la rajton kunmeti koalicion. Post dumonata intertraktado formiĝis kaj en novembro instaliĝis nova registaro, kiun konsistigas kvar maldekstraj partioj: la socialdemokrata (SD), la liberala (LDS), nova partio Zares kaj la partio de emeritoj (DeSUS).

Ili kune havas en la parlamento 55 % de la parlamentanoj. En opozicio restis tri dekstraj partioj: SDS de Janša, SNS (Slovena Nacia Partio) kaj SLS (Slovena Popola Partio). La nova ĉefministro estas la prezidanto de socialdemokratoj Borut Pahor.

La partio Nova Slovenio, parto de la antaŭa koalicio, ne ricevis 4 % de la voĉoj kaj elfalis el la parlamento. Tiun partion nun prezidas Ljudmila Novak, EU-parlamentanino kaj esperantistino. Ŝi esperas, ke la partio sukcesos reakiri statuson de parlamenta partio post kvar jaroj.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17