La korea milito komenciĝis en 1950 kaj daŭris tri jarojn. Armistico estis subskribita. Pacotraktato ankoraŭ ne venis. Ĉu ni diru, ke la tuta lando atendas ĝin? Eble ne, ĉar okaze ke tia oficiala paŝo estus farita, la nuntempe videbla limo estus firmigita, kaj tion koreoj ne volas. Multaj sud-koreoj deziras reunuiĝon, tion montras la paperetoj, kiuj troviĝas ĉe la muro en la stacidomo de Imjingang [imĝingan]. Kion deziras la nord-koreoj? Oni ne povas scii ...
Por varti la limon, Sud-Koreio elektis en 1953 du neŭtralajn ŝtatojn: Svislandon kaj Svedion. Nord-koreoj elektis tiam Pollandon kaj Ĉeĥoslovakion. Tamen ĉio ŝanĝiĝis en Eŭropo en 1989: Sovetio disfalis. Konsekvence Pollando fariĝis demokratio kaj Ĉeĥoslovakio disiĝis kaj same evoluis al du demokrataj ŝtatoj. Tio ne povis plaĉi al Nord-Koreio, fama komunisma lando. Do la nord-koreoj forĉasis la soldatojn de tiuj du helpemaj ŝtatoj. Tio okazis perforte: Nord-koreoj ĉesis liveri elektron kaj akvon al la pola taĉmento. Dum kelkaj monatoj svisoj liveris al siaj kolegoj ion por manĝi, sed la situacio fariĝis neeltenebla. Poloj foriris. Nuntempe ili revenas unufoje jare, tamen tra Sud-Koreio, ili tute ne plu povas eniri Nord-Koreion. En 2008 deĵoras en tiu zono kvin oficiroj svisaj kaj kvin oficiroj svedaj.
Panmunjom [panmunĝom] estas urbo sur la senarmila linio inter la du koreaj ŝtatoj. Por klopodi atingi tiun lokon, Mirejo kontaktis en aprilo la svisan registaron en Berno, ĉefurbo de Svislando. Ŝi petis inviton validan por si kaj por tri koreoj el la suda parto. Endas scii, ke ekzistas turismaj ekskursoj por iri tien, sed ke sud-koreoj devas ricevi permeson ĉe sia registaro por aliĝi, kaj tio ne ofte okazas. Rezulte la tri samideanoj estis tre kontentaj esti invititaj de la svisa delegacio.
Sabate la 20an de septembro 2008 veturilo de NNSC (Neutral Nations Supervisory Commission) atendis nin en la malgranda stacidomo Imjingang ĉirkaŭ 60 km norde de Seulo. Svisa kolonelo Albert Ulrich [ulriĥ] atendis nin ene. Li ĉion klarigis al ni, li donis al ni kafon aŭ teon, li faris prezenton pere de komputilo. Li ankaŭ respondis al ĉiuj niaj demandoj. Li kaj Mirejo interparolis en la franca lingvo kaj Mirejo tradukis al Esperanto por siaj tri kunuloj, sinjoro Lee Jung Kee, sinjoro Kim kaj sinjoro Lim. Oficiro sveda venis saluti nin.
Tre impresa estas tiu loko. Tiom da historiaj kaj homaj eventoj okazis tie. Tiom da tristeco naskiĝas de tiu nenormala situacio, ke lando, popolo, estas tiel disŝirita ...
El la prezento de la situacio fare de la svisa kolonelo Albert Ulrich la 20an de septembro 2008 kompreniĝas, ke 9 faktoroj povas influi la estontecon de Koreio:
- la sanstato de la ŝtatestro de Nord-Koreio kaj la problemo de la sekvo;
- la evoluo de la politika situacio en Sud-Koreio (dekstra registaro aŭ maldekstra ...);
- la disvolviĝo de nukleaj armiloj en Nord-Koreio kaj eblaj sekvaj punoj fare de UN;
- la politika ekvilibro en la regiono, kiu entenas Koreion, sudan parton kaj nordan parton, Rusion, Ĉinion kaj Japanion;
- la konsekvencoj de la transdono de la decidpovo de Usono al Sud-Koreio, kiu ekvalidos en 2012;
- la nova organizado de usonaj soldatoj en Sud-Koreio;
- la diskutoj inter „ses ŝtatoj” enplektitaj en traktado pri Koreio;
- la duŝtataj rilatoj nordo-sudo;
- la estonteco de United Nations Command (UNC), organo kreita de Unuiĝintaj Nacioj en 1953 por mastrumi kaj administri tiun ĉi regionon de la mondo kaj transdonita al Usono.
Germanio atingis reunuiĝon. Vjetnamio atingis reunuiĝon. Kiam venos la vico de Koreio, kiu estas la sola lando dividita pro ideologio sur nia terglobo?
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Grosjean Mirejo kaj Lee Jung Kee el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17 |