Ĵurnalistoj ne timigu

Timigado de la legantoj ja altigas la vendojn de gazetoj (Historia histerio, MONATO 2008/10, p. 5), sed ŝajnas, ke anoncoj pri sukcesoj en kuracado, ekzemple de aidoso, kvazaŭ neniun interesas. Almenaŭ Esperanto-parolantoj povas informiĝi pri kuracmetodoj prisilentataj de la oficiala medicino danke al traduko de profesoro Jacques Roux el Strasburgo, kiu helpis al internacia diskonigado de la franclingva libro de profesorino doktorino Yvette Pares, gvidantino de la senegala tradicia hospitalo Keur Massar. La esperantlingva titolo estas: La afrika medicino, mirige efika. La legantoj konstatos, ke la diskonigo de nekontesteblaj sukcesoj post kuracado per tradiciaj lokaj plantoj estas ege malfacila.

Edmond LAMALREV
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmond Lamalrev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17