MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Iom da proporcio

„Neniu pretendas, ke demokratio estas perfekta aŭ tuta saĝa. Certe, oni diris, ke demokratio estas la plej malbona formo de regado krom ĉiuj aliaj, kiujn oni provis.” (Winston Churchill, 1947)

Churchill komprenis la mankojn de demokratio en Britio kaj, dum 50 jaroj kiel parlamentano, kapablis ilin ekspluati. Kaj hodiaŭ, dum la mondo ĝenerale turnas sin al demokratio, ŝajnas, ke Britio direktiĝas al aŭtokratio. Giganta potenco nun kuŝas en la manoj de la ĉefministro: rezulte, kaj kontraŭpeze, Britio bezonas skriban konstitucion kaj novan sistemon de voĉdonado.

La celo de demokratio estas justa distribuado de politika potenco. Britio bezonas leĝaron pri rajtoj por protekti la jam ekzistantajn rajtojn. En kelkaj demokratioj regas koalicioj, konsistantaj el multaj partioj, elektitaj de proporcia voĉdona sistemo; krome federalismo emas potencigi la popolon. Svislando kaj Belgio estas la plej bonaj ekzemploj. Britio montras malon: kun sia dupartia sistemo ĝi estas preskaŭ la sola lando sen skribita konstitucio.

Partia dogmo

Koalicioj regas en multaj stabilaj eŭropaj demokratioj, sed efektive nur unu partio regas en Britio. Krome la ekzekutivo kaj la parlamento ne apartas. Partiaj ĉefoj firme gvidas ordinarajn deputitojn, kiuj preskaŭ ĉiam voĉdonas konforme al la partia dogmo. Nur unufoje dum la pasintaj 26 jaroj la deputitoj venkis la registaron. Krome la reganta partio emas centrigi ĉirkaŭ si potencojn, kiuj apartenis al malcentraj lokaj instancoj. Ekzemple, naciaj registaroj abolis la parlamenton de Norda Irlando en 1972 kaj la londonan konsilantaron en 1985 (tamen ekzistas parlamento en Skotlando kun apartaj povoj kaj t.n. asembleo en Kimrio kun pli limigita mandato).

Sed la ĉefa problemo rilate la dupartian, senkoalician tradicion konsistas en tio, ke unu partio, elektita kaj subtenita ĝenerale de malplimulto de la popolo, povas suverene fari ion ajn. Laŭ la vortoj de iama ministro antaŭ multaj jaroj, britoj vivas sub diktatoreco elektita. Kiam brito metas krucon sur balotilon (ne numeron por iel rangigi la kandidatojn kaj tiel indiki preferojn, enkalkulotajn laŭ proporcia sistemo), tiu eble maltrankviliĝis pri aspektoj de la partio, sed devas aprobi ĉion (aŭ nenion): ne eblas nuanci la preferojn.

Malŝparitaj voĉoj

Kaj, pro la kruda voĉdonada sistemo, relative malgranda nombro de elektintoj povas determini la rezulton de tutlanda balotado. Ankaŭ fenomeno pri la tiel nomataj malŝparitaj voĉoj malinstigas al britoj partopreni en demokratiaj proceduroj: malpli da britoj partoprenas en tutlandaj kaj lokaj elektoj, ol en multaj aliaj landoj, ĉar ili scias, ke fojfoje, pro neproporcia sistemo, ilia opinio estas finfine nula. Ekzemple, se en elekta distrikto kandidato A akiras 10 000 voĉojn kaj kandidatoj B kaj C po 9999, la unua kandidato estas elektita (malgraŭ tio, ke tiu rikoltis malplimulton de ĉiuj voĉoj), dum la aliaj kandidatoj, kaj pli grave iliaj malŝparitaj voĉoj, estas malvalidaj.

Nuntempe en Britio, pro stagna, funde nedemokratia parlamenta kaj elekta sistemoj, libervolaj organizaĵoj, sendepende de partioj, ofte iniciatas la plej gravajn politikajn ideojn, ekzemple pri medioprotektado, virinoj, kontraŭmilitismo ktp. Necesas kaj proporcia voĉdonado kaj skribita konstitucio por limigi parlamentan kaj precipe unupartian suverenecon.

W. H. SIMCOCK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de W. H. Simcock el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17