MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

ĈINIO

Fortika sed sentema floro

Ĉi-jare ĉinoj celebris la 60an datrevenon de sia venko en la kontraŭjapana rezistmilito. Tiurilate ili memoras aparte kvar datojn: la 18an de septembro 1931, kiam japanaj trupoj atakis la urbon Shenyang; la 7an de julio 1937, kiam japanoj pli vaste agresis kontraŭ ĉinoj, bombante urbojn; la 15an de aŭgusto 1945, kiam Japanio kapitulacis post la dua mondmilito; kaj la 3an de septembro 1945, kiam la ĉina registaro akceptis la japanan kapitulacon.

Entute dum la kontraŭjapana milito mortis pli ol 35 milionoj da ĉinoj, kaj multaj aliaj estis devigataj labori en minejoj aŭ estis elmetataj al bakteriaj eksperimentoj. Krome cindriĝis riĉaĵoj en valoro de centoj da miliardoj da usonaj dolaroj.

Festo

Pro la datreveno la ĉina Muzeo de Kontraŭjapana Rezistmilito aranĝis en julio ekspozicion kun la temo „Granda venko”. Krome, la 18an de septembro, okazis aŭtunmeza festo, tradicia evento laŭ la luna kalendaro. Kutime ĉinoj kunfestas kun siaj familianoj sed ĉi-jare, kunlige kun la festo, en pli ol 100 urboj inkluzive de Shenyang eksonis sirenoj.

Antaŭe, la 3an de septembro, okazis datrevena kunveno. Tiam la ĉina prezidanto Hu Jintao diris: „Ke ni memoras la historion, ne signifas daŭrigi malamon. Ni intencas nur ĉerpi lecionon por pli bela estonteco. Ĉinio kaj Japanio havas interkomunikadon de longa tempo kaj ambaŭ nacioj amas pacon. Sed kelke da egoismaj homoj preferas tordi la historion kaj justecon kaj subfosi amikecon.”

Li daŭrigis: „Paco estas fortika sed sentema floro, de kiu dependas la ekzisto kaj evoluo de ĉiuj landoj kaj feliĉo de ĉiuj homaranoj. Se ĉiuj protektos ĝin kontraŭ danĝero, ĝia aromo alportos netakseblan feliĉon al postaj generacioj.”

XIAOSHUI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xiaoshui el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17