MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Honoriga premio

Dum la Universala Kongreso en Vilniuso akceptis la premion Onisaburo Deguĉi la vic-prezidantino de Flandra Esperanto-Ligo Flory Witdoeckt [flori vidukt]. La premio konsistas el monsumo de 2000 eŭroj kaj diplomo. Ĝi tekstas:

„Pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuado al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj, premio Onisaburo Deguĉi en 2005 estas aljuĝita al MONATO.”

Eble vi ne scias, ke la premio portas la nomon de la „Majstro” (fondinto) de la (inter)religia movado Oomoto, kiu dekomence adoptis Esperanton kiel interlingvon. Dum prelegvojaĝo en 1981 mi vizitis ankaŭ ties centron en Japanio, kio forte impresis min; oni honorigis min tie interalie per edifa teceremonio kaj multpaĝa intervjuo en la Oomoto-revuo. En la intervjuo mi konstatis, ke multfacete celoj de tiu movado kongruas kun tiuj de nia revuo – kion oni nun ja agnoskas ankaŭ per la supre citita diplomo.

Tiu ĉi premio do estas granda honoro por ni, pro kiu ni sincere dankas. Ni intencas uzi la monon por pliampleksigi nian reton de kunlaborantoj en la tria mondo kaj tiel eĉ pli kontribui al komprenigado de okazaĵoj el la vidpunktoj de lokanoj kaj al egaleco kaj malfermiteco al aliaj landoj.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17