MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

ZIMBABVO

Dronanta diktatoro

Prezentas la Afrika Esperanto-Federacio specialan raporton pri Zimbabvo.

Zimbabvo havis sangan historion, same kiel aliaj sud-afrikaj landoj, kiel Zambio, Mozambiko, Angolo kaj Sud-Afriko. Post la jaroj de sklaveco alvenis koloniismo, entreprenita de eŭropaj blankuloj, kiuj trovis la landojn taŭgaj por plantoj kaj rikoltoj eksporteblaj al Eŭropo kaj Ameriko.

Zimbabvo, iama Suda Rodezio, estis loĝata i.a. de britoj, kiuj plurfoje fariĝis civitanoj de la okupataj landoj. Samtempe kreskis senlaboreco, krimoj kaj aliaj sociaj problemoj. La indiĝenaj loĝantoj fariĝis subuloj de la blankuloj; en situacio tia kreskis afrikaj gvidantoj, kiel Robert Mugabe en Zimbabvo, Kenneth Kaunda en Zambio kaj Joseph Nkomo kaj Kwame Nkruma en Ganao.

Gerila movado

Post la dua mondmilito afrikanoj strebis al sendependiĝo disde Britio, kiu regis preskaŭ la tutan sudan parton de Afriko. Tiu strebo kondukis al bataloj inter la koloniaj administrantoj kaj afrikanoj. Multaj homoj pereis, kaj ekzemple en Kenjo kreskis la gerila movado Mau Mau.

En Suda Rodezio blankaj civitanoj ne akceptis la transdonon de la potenco al la nigruloj. La tiama ĉefministro Ian Smith deklaris Sudan Rodezion sendependa de Britio kaj provis starigi blankulan afrikan ŝtaton. Internacie oni rifuzis agnoski la registaron de Smith. Fariĝis Mugabe la ĉefa batalanto por vere sendependa Suda Rodezio, kaj, kiam en 1964 eksa Norda Rodezio sendependiĝis kaj fariĝis Zambio sub gvidado de Kaunda, kreskis la internacia premo kontraŭ Smith.

Fine, post longaj intertraktadoj kaj diversaj premoj, Afriko celebris en 1980 la liberiĝon de Suda Rodezio, kiu fariĝis Zimbabvo. La heroo de la revolucio Robert Mugabe fariĝis prezidanto.

Agrikulturaj eksportaĵoj

Post la sendependiĝo multaj zimbabvanoj pensis, ke ili reakiros la terenojn, forprenitajn fare de blankuloj. Multaj blankuloj jam forlasis la landon, sed multaj restis: ili estis ja civitanoj kaj tie ili loĝis, laboris kaj investis. Tamen Zimbabvo dependas ĉefe de agrikulturaj eksportaĵoj, kaj la blankuloj regis ĉi tiun sektoron de la ekonomio. La kunbatalantoj de Mugabe longe protestis kontraŭ la daŭra okupo de siaj terenoj, kaj ili postulis forpelon de la blankuloj. La registaro rifuzis, sed, pro korupto kaj misuzo de internaciaj subvencioj, Mugabe fariĝis pli kaj pli malpopulara kaj izolita.

En 2000 okazis ŝtataj elektoj, kiam la opozicia partio sub Morgan Tsvangirai estus devinta venki. Sed, kiel aliaj afrikaj diktatoroj, Mugabe kaj lia registaro trompis la popolon, tiel ke „venkis” Mugabe. Sekvis protestoj. Multaj homoj estis devigataj fuĝi, eĉ al Britio. Aplikis la internacia komunumo – ankaŭ la afrika – sankciojn kontraŭ Zimbabvo, kaj la popolo eksuferis.

Purigi la landon

La situacio akriĝis, kiam Mugabe fine cedis al siaj kunbatalintoj kaj permesis forpelon de blankuloj el iliaj bienoj: Zimbabvo perdis pro tio multajn eksportaĵojn, kio eĉ pli suferigis la indiĝenan popolon. Tiel fiaskis la politiko de Mugabe reakiri la subtenon de la zimbabva popolo. Ankaŭ lia ideo „purigi” la landon misas: tiel Mugabe detruis hejmojn, supozeble kontraŭleĝe konstruitajn, kio eĉ pli premis popolon, suferantan pro malsano, malsato, labor-manko kaj internaciaj sankcioj. Multas sociaj kaj ekonomiaj problemoj: apenaŭ eblas al ordinaruloj, ekzemple, aĉeti eĉ maizon, la bazan manĝaĵon en Zimbabvo.

Malgraŭ tio, ke Mugabe ĉion regas, inkluzive la armeon, internaciaj spertuloj opinias, ke tiel videblas la lastaj agoj de diktatoro, staranta antaŭ la rubujo de historio. Alivorte, jen la lastaj agoj de metafore dronanta homo.

Princo Henriko OGUINYE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17