MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

KINEJO

Internacia festivalo de la muta filmo

Fine de julio okazis la „21a Somera Kinejo” en la urba kastelo de Bonn en Germanio. Ĝi estas la plej tradicia kaj plej granda subĉiela festivalo de la muta filmo en Eŭropo kaj unuaranga premierejo de malofte videblaj filmoj restaŭritaj de „film-arkeologoj”. Unu el la ĉi-jaraj kulminoj estis filmo de la esperantisto Jan Fethke de 1929.

Horon antaŭ la komenco de la programo oni prefere alvenu en la korton de la baroka kastelo de Bonn apud Rejno, se oni volas havi bonan – kaj senkostan – sidlokon. Ĉiusomere dum 10 tagoj akurate je la 21.45 oni montras malofte videblajn historiajn filmojn el la epoko de antaŭ la son-filmo. Kvaronon antaŭ la deka la somera ĉielo super la iama germana ĉefurbo fine estas sufiĉe malhela, por ke la kino-amantoj povu bone spekti la artajn raraĵojn sur tri etaĝojn alta ekranego en la centra korto de la hodiaŭa universitata ĉefkonstruaĵo.

La festivalo ĉi-jare komenciĝis per la relative konata usona filmo „La Generalo” de Buster Keaton [kitn] de 1927. Unua surprizo por „festivalaj komencantoj”: La muta filmo neniam estis muta. Du konataj muzikistoj regule akompanas la filmojn per piano kaj perkut-instrumentaro, per violono aŭ eĉ per speciala kineja orgeno. Iu el la venontaj vesperoj: „La viro de la Manksinsulo” (The Manxman), la lasta – kaj relative malmulte konata – muta filmo de la brita reĝisoro Alfred Hitchcock [hiĉkok] el la jaro 1929 en refarita kaj riparita kopio de la Brita Film-Instituto en Londono. Varmaj noktoj someraj sub la steloj aŭ iam sub la arkadoj pro forta somera fulmotondro kun 1920aj filmoj el Aŭstrio, Francio, Svedio, Japanio, Rusio.

Plia surprizo: La mutaj filmoj ofte ne estas simple blankaj-nigraj. Eĉ antaŭ la kolor-filmo oni produktis kolorajn scenojn per diversaj teknikoj. Partoj filmitaj en ĉambro ĉe kandela lumo ekzemple estas en baza bruno, ekstera sceno sur la strato en fona bluo. Tiuteknike oni mekanike kolorigis kelkajn metrojn de la filmo en toniga bano. Ĉe alia tekniko oni kolorigas ĉiun unuopan film-bildon permane – aŭ helpe de ŝablono aŭ tute libere! Jen, ankaŭ tiuepoke jam multekosta kaj tial malofta procedo.

Unu el tiuj pompaj, luksaj filmoj estas Geheimnisse des Orients („Sekretoj de la Oriento”), germana filmo de 1928 de la ekzil-rusa reĝisoro Alexander Wolkoff. Iun centran scenon, la enmarŝon de la venkinta princo en la ekspresionisman „orientalan” urbon kartonan, oni filmis per 2000 personoj kaj 500 ĉevaloj! La tridekpersona gvardio de la kalifo estas komplete ludata de iamaj rusaj kavaleriaj oficiroj rifuĝintaj. La prezento de la restaŭrita filmo dum la festivalo en Bonn estas unu el ties multaj mondaj premieroj. Pro la scenoj en la haremo kun duonnudaj dancistinoj en iuj bikino-similaj vestaĵoj la eŭropaj kopioj plej ofte estis cenzuritaj, la dancoj fortranĉitaj.

Nenie en la konataj film-arkivoj de Munkeno, Londono, Parizo, Peterburgo, Vieno troveblis kompleta nemallongigita kopio de la origina 146-minuta filmego. Ĝi ja estis trovita ĉe privata kolektanto japana, kiu antaŭ jaroj heredigis ĝin al la Nacia Film-Centro en Tokio. Ĉar neniam montrita en publiko ĝi restis la probable sola kompleta, sed pli-malpli forgesita kopio. Kiam oni remalkovris ĝin, ĝi bezonis multe da prilaboro kaj freŝigo. Juna japana ekspertino faris la laboron kaj kiel honora gasto prezentis la sorton de la filmo en Japanio kaj sian restaŭran laboron.

Alia kulmino, almenaŭ por esperantistoj, ĉi-jare estis la sabata prezento de Jenseits der Straße („Transe de la strato”), germana filmo de 1929 kun scenaro de Willy Döll kaj de la germana-pola esperantisto Jan Fethke, alinome Jean Forge. La berlinaj esperantistoj jam povis spekti ĝin antaŭlastjare dum la Fethke-jubileo organizita en la Pola Kultur-Instituto en kunlaboro kun la Esperanto-grupo. Sed tamen kia diferenco vidi ĝin ne en salono, sed „alfreske” sub la steloj. Eĉ hodiaŭ la „maldekstra” filmo, kritikanta la socialajn kondiĉojn, impresas pro la nov-stila kameraado: La spektanto vidas sennombrajn krurojn de hastantaj homoj, ĝis la kamerao kaptas la krurojn de la heroino; homo en la amaso, iu virino inter miloj, kiun la kapitalisma ŝtato pelis surstraten kiel prostituitinon. Oni ne nepre devas samopinii pri la politika mesaĝo por esti tamen fascinita de la bildo, kiu aŭtomate fiksiĝas en la kapo.

Parto de la festivala programo estos montrata en aŭgusto en Zuriko, poste en septembro en Munkeno. Super la korto de la digna universitata kastelo denove hastas studentoj al kursoj. La Bonn-anoj devas atendi plian jaron ĝis la 22a festivalo, kiam la fanfaroj denove vokas al filmaj delikataĵoj, somernokte precize je la 21.45.

Bernhard PABST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bernhard Pabst el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17