MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

KOMENTARIO

Ĉesigu la ekspluatadon!

Multaj landoj ratifis la ĉarton kontraŭ infana laboro kaj ekspluatado kaj la ĉarton por protekti infanojn.

Tamen infana laboro kaj ekspluatado daŭre ekzistas en multaj landoj. La fenomeno videblas en regionoj de Azio, Afriko, Latin-Ameriko kaj eĉ en Eŭropo. En la urboj infanoj estas servistoj aŭ kelneroj tre malbone salajrataj; aliaj infanoj laboras en minejoj tre danĝeraj por siaj vivoj.

Infanoj laboras ankaŭ en plantejoj, ekzemple en kafokampoj afrikaj, sukerkanejoj en Latin-Ameriko aŭ rizokampoj en Azio. Infanoj implikiĝas ankaŭ en narkotaĵo-trafikadon en Usono kaj aliaj estas sekse ekspluatataj en Eŭropo. Ne mankas infanoj sur batalkampoj: ili partoprenas la diversajn militojn, kiuj regas ekzemple kaj precipe en Afriko. Multe suferas kaj mortas pro aidoso.

Politikaj krizoj kaj ekonomiaj problemoj kaŭzas tiujn situaciojn, kiuj nebuligas la estontecon de la nuna junularo. Multaj organizaĵoj kontraŭstaras tiun ĉi situacion, sed necesas agi, ĉar la ekspluatantoj spitas la kontraŭstarantojn, dum viktimiĝas infanoj.

Tiombiano Mardia OUMAROU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tiombiano Mardia Oumarou el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17