MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

IRLANDO

De ŝipoj al ŝafoj

En la sama semajno en julio okazis en Irlando du gravaj internaciaj eventoj. La ĉi-jara konkurso de velŝipoj startis unuafoje en la sud-irlanda marhaveno Waterford [ŭotrfed] (irlandlingve: Port Lairge). Partoprenis ĉirkaŭ naŭdek ŝipoj el ĉiuj landoj, ankoraŭ posedantaj grandajn velŝipojn. Miloj da irlandanoj kaj ankaŭ eksterlandanoj ĝuis la spektaklon de la velŝipa parado kaj la festivalon surteran kaj surmaran.

Alia granda evento okazis apud Tullamore [tolamór] (irlandlingve: Tulach Mhór), kampara urbo en meza Irlando. Temas pri la dua internacia ŝafhunda konkurso en la kastelbieno Charleville. Partoprenis ŝafistoj kaj iliaj ŝafhundoj el pli ol dudek landoj. Impona estis la enkonduka marŝo tra la urbo, kiam ĉiu ŝafisto, kun sia hundo, portis la flagon de sia nacio.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17