MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Novelo romantikeca kaj iom satira

Ĉi tiu novelo unue aperis en la itala lingvo, en 1883, kiel parto de novelaro. Ĝi temas pri aristokrata virino, Livia, juna edzino de maljuna riĉulo. La novelo prezentas sin kiel la enhavon de ŝia sekreta, ŝlosita kaj kaŝita taglibro; ĝi estas ĉefe la historio de ŝia amorado kun junulo, Remigio, en 1866, dum milito inter Italio kaj Aŭstrio.

Remigio, kiu amoras multajn junulinojn, vidas Livian kiel fonton de mono, kaj ŝi donacas al li ĉiam pli grandajn monsumojn.

Fine, Remigio devas soldati ĉe la fronto. Livia donas al li tre grandan monsumon, kiun li uzu por subaĉeti kuracistojn, tiel ke ili oficiale konstatu lin lama kaj nekapabla batali.

Post lia foriro, Livia longe atendas leterojn de li, sed ili ne venas. Ŝi veturas al lia loko, trovas Remigion en la brakoj de alia virino, kaj decidas pereigi lin. Ŝi denuncas lin al la generalo, kiu ordonas la pafigon de kaj Remigio kaj de unu el la subaĉetitaj kuracistoj.

Livia rigardas ekzaltate la ekzekuton. Poste ŝi reiras hejmen, kaj reamoras, ĉi-foje kun juna advokato.

La novelo estas facile legebla. Ĉu elstara literaturaĵo? Mi kredas, ke ne. Ĉu leginda? Tio dependas de via legemo. Ĝi estis verkita laŭ romantika stilo, kaj verŝajne havis iom satiran celon.

La eldonaĵo estas bonaspekta. Ĝi estas bone presita kaj korektita.

Donald BROADRIBB
Camillo Boito: Senso. Tradukis el la itala Jean-Luc Tortel. Eldonis Kava-Pech, Dobřichovice, eldonjaro ne indikita. 64 paĝoj kudritaj. ISBN 80-85853-72-8.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28