MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Nomsinsekvoj

Kun multe da intereso mi legis la eseon Familia nomo de Yamasaki Seikô pri la sinsekvo de nomoj (MONATO 2005/9, p. 22). Mi aldonu, ke la fenomeno ne estas nur lingva, sed ankaŭ socia. En la dua duono de la pasinta jarcento, kaj parte ankoraŭ nun, la sociaj klasanoj, kiuj nomis sin „superaj”, uzis por si mem la sinsekvon: individua nomo – familia nomo, dum por la „subaj” klasanoj ili uzis la inversan vortordon. Pruvojn vi povas trovi ekzemple en la diverslingvaj jarraportoj de la firmao Agfa-Gevaert en la 70aj jaroj: „Estis honorigitaj pro multjara servo d-ro Franz Fröhlich, d-ro Jan Janssens” ... kaj poste en la listo: „kaj sinjoroj Hoffmann, Klaus; Pieters, Piet”.

Paul PEERAERTS
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17