MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Legindaĵoj

De kelkaj jaroj, ekde tiu tempo, kiam mi translokiĝis al Siberio, mi ne vidis aŭ legis la indan revuon MONATO. Nun, trovante min en Moskvo salajrocele (en siberiaj et-urboj regegas senlaboreco), mi hazarde vidis kaj legis kelkajn lastajn numerojn de MONATO. Mi devas agnoski, ke la revuo pliriĉiĝis pro materialo netrovebla en naciaj periodaĵoj. Sed malagrablis al mi la manko de lastpaĝaj literaturaĵoj, pli frue legeblaj en ĉiu numero.

Mian atenton altiris du artikoloj. En la unua, Per patrina amo (2005/4, p. 16), la aŭtoro skribas, ke la reviviĝo de la mortonta ĵusnaskito okazis per miraklo, alivorte per la patrina amo. Nu, ambaŭ esprimoj ne konvenas al la ekzakteco de scienco. En Rusio oni vaste scias pri la ekzisto de la t.n. bioenergia kampo ĉirkaŭ homo, kiu kokonas ĉiun personon. Fakuloj povas post esploro de la energikokono diagnozi malsanojn kaj eĉ malsanojn en komenca fazo de tiel esplorita paciento. Ĉi tiun temon sufiĉe ofte pritraktas la revuo Scienco kaj Kulturo, esperantlingve eldonata en Moskvo. Kiel ekzemplo povas servi la artikolo Via persona nimbo en la numero 2004/5. Pro tiaj avangardaj artikoloj mi abonas tiun revuon.

La dua artikolo de MONATO (2005/3, p. 21-22) estas titolita Spirita scienco ĉu tio eblas? kaj pritraktas la Martinus-spiritismon. Mi povas diri „jes” al tiu titoldemando. Antaŭ kvar jaroj mi hazarde eksciis pri nova sinkretisma religio, kies avataro estas la siberiano Vissarion (www.vissarion-unifaith.org). Kvankam la religio ankoraŭ junas – ĝi fondiĝis en la komenco de 90aj jaroj – nun ĝi jam havas milojn da adeptoj en multaj urboj de la Postsovetio kaj ankaŭ en aliaj landoj. Plurrilate similas la religioj de Martinus kaj Vissarion unu la alian. Sed Vissarion pluiris: li fondis en Siberio, en suda parto de la montaro Sajanoj, religian ekovilaĝon, al kiu nun apartenas disĉipla aro de ĉirkaŭ kvin mil personoj.

Anatolo GONĈAROV
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anatolo Gonĉarov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17