MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ITALIO

Albanaj elmigrintoj iĝas komercistoj en Italio

Laŭ la oficialaj italaj statistikoj, jam 1840 enmigrintaj albanoj komercas en Italio. Ili okupas la trian lokon (8 % de la tuto) kompare al aliaj enmigrintoj. La unuan lokon okupas rumanoj kun 2525 personoj. Laŭ ritmo de la kresko, albanoj okupas la unuan lokon (je 38,8 %); post ili venas ĉinoj (je 22,4 %).

Albanoj ĉefe starigas malgrandajn entreprenojn pri metiartejoj, picejoj, butikoj de konfekciaĵoj ktp. Ili agadas precipe en norda Italio. Kelkaj el ili fondis malgrandajn konstrukompaniojn sin okupantajn per diversaj servoj, ekde domkonstruado ĝis akvopurigo. Laŭ donitaĵoj de la jaro 2002, konstruado estas la preferata kampo de la plejmulto de entreprenistoj el orienta Eŭropo. Interese estas, ke la entreprenistoj el ekster EU en Italio estas ĉefe inoj averaĝe 40-jaraj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17