MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

HUNGARIO

Pri falko kaj talpoj

Elektiĝis nova opozicia prezidanto en Hungario. Laŭ la konstitucio parlamentanoj elektas prezidanton por kvin jaroj laŭ sekreta voĉdono. La kandidatino de la socialistoj estis la parlamentestrino Katalin Szili [sili], kiun la malgranda koalicia partio, la liberaluloj, ne apogis. Ili deklaris, ke konvenas nur tiu kandidato, kiu staras for de la partioj: sekve ili forestos dum la voĉdonado. La opozicia kandidato estis László Sólyom [laslo ŝojom], iama estro de la konstitucia kortumo.

Pro la koalicia malkonkordo Sólyom ricevis ŝancon. En la unua voĉdonrundo ankaŭ la granda opozicia partio FIDESz ne voĉdonis. Rezulte Szili ricevis multe da voĉoj, sed ne sufiĉajn. FIDESz tuj atakis la malgrandan opozician partion (MDF) kaj nomis ĝiajn membrojn talpoj, kiuj apogas en la mallumo, do sekrete, la socialistojn. En la fina rundo nur la liberaluloj ne voĉdonis. La opoziciuloj, antaŭ ol enurnigi siajn balotkartojn, ilin fotis per poŝtelefono por pruvi siajn voĉojn. Sólyom (esperante „falko”) ricevis 185, Szili 182 voĉojn. Ne voĉdonis 19 parlamentanoj.

Neniu venkis

La rezulto: neniu venkis kaj ĉiu malvenkis. Fiaskis la koalicio, aparte la du koaliciaj partioj; fiaskis demokratio pro la neordinara balotado; kaj fiaskis la t.n. talpoj, kiuj perdis siajn amikajn rilatojn kun FIDESz. Malvenkis ankaŭ sinjoro Falko (kvankam li iĝis prezidanto), ĉar antaŭ la elektado la gazetoj malkovris lian loĝejon, kiun li akiris laŭleĝe, sed ne etike.

FIDESz ne venkis, ĉar Sólyom ne samopinias kun la ĉefopozicia partio. Post unu jaro okazos parlamentaj elektoj. Verŝajne FIDESz havos pli da deputitoj, sed ministrestro estos tiu, kiu akiros ankaŭ la voĉojn de la malgrandaj partioj.

Karlo JUHÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Karlo Juhász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17