MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

Gepatralingva edukado por indiĝenoj

Ĉi-jare, la unuan fojon junaj parolantoj de ok indiĝenaj lingvoj estas instruataj per siaj gepatraj lingvoj. „Por la infanoj estas grandega afero”, diras jezuito, patro Peter Daniel, kiu estras lernejon por parolantoj de la koja lingvo en la vilaĝo Katukapally [katukapali] en Andrapradeŝo. „Subite ili komprenas ĉion, kio estas dirita al ili!”

La departemento de la elementa edukado de la registaro de Andrapradeŝo preparis lernolibrojn en la indiĝenaj lingvoj adivasi, orija, banĝara, gondi, koja, kolami, konda, kuvi kaj savara. Oni organizis serion da labortendaroj kaj konsultadoj, kiuj uzis la fakecon kaj spertecon de pluraj homoj kaj organizaĵoj – instruistoj de la tribaj lingvoj, lingvistoj de universitatoj en Hajderabado, la ĉefurbo de Andrapradeŝo, registaraj instancoj pri tribaj aferoj, lokaj neregistaraj organizaĵoj, internaciaj organizaĵoj por la evoluigado kaj organizaĵoj, kiuj havas sperton pri multlingva edukado.

„Tiu ĉi estas provprojekto”, klarigas Ramesh Kumar, lingvisto ĉe la universitato Osmania en Hajderabado, kies fako estas la tribaj lingvoj. „La lernolibroj estas testataj en po dek lernejoj por ĉiu lingvo. Ni taksos la sukceson de la projekto post proksimume unu jaro. Ni esperas, ke la gepatra lingvo estos instruata ĝis la tria klaso, se ĉio realiĝos.”

La singardo de Ramesh Kumar havas bazon, ĉar oni devas fari pli por ke la projekto sukcesiĝu. Ekzemple, Susan Malone [suzen melon] – konsilanto pri plurlingva edukado ĉe la usona organizaĵo SIL International – asertas, ke „ĉiu instruisto devas havi tempon por diskuti, fari demandojn kaj praktiki ĉiun parton de la instrumetodo por lingva edukado.” Necesas tio ĉi, ĉar kruca parto de tiu ĉi projekto estas evoluigi „pontajn programojn” inter la triba lingvo (L1) kaj la ĉefa lingvo, la telugua (L2).

Kiel diras Pamela MacKenzie [pemela mekenzi] de la brita organizaĵo International Network for Development – ankaŭ kunlaboranto en tiu ĉi esperiga projekto – „la aktuala esplorado klare montras, ke ju pli longe infanoj povas resti ĉe la gepatra lingvo en la lernejo kaj ju pli da tempo ili havas por atingi fluecon en la dua lingvo (L2), antaŭ ol ili estas ‚mergitaj’ en L2 kiel la sola lingvo de la instruado, des pli kompetentaj iĝos la infanoj en L2. Tio ĉi emfazas la gravecon de la starigo de bonaj pontaj programoj al L2 (la telugua).”

Kuntekste de tiuj ĉi bezonoj de trejnado kaj la pontaj programoj estas ĝene aŭdi patron Peter diri, ke li ricevis nur unu lernolibron. „Nia lernejo jam sendis du instruistojn por verki la lernolibron en la koja. Oni volas, ke ni uzu tiun ĉi unu lernolibron por 80 koja-parolantaj infanoj! Ni bezonas pli da lernolibroj!” li deklaras.

Malgraŭ tiuj ĉi komencaj problemoj, li konsentas kun MacKenzie, kiu diras: „Mi sentas, ke tiu ĉi estas bona iniciato, kiu donas al la indiĝenoj, al iliaj lingvoj kaj kulturoj, la respekton, kiun tiuj meritas, kaj, se oni plenumas la promesojn, kiujn oni nun faras, tiu ĉi projekto ekcertigos la sukceson de la plurlingva edukprogramo.”

Jes ja: se „ĉio realiĝos”.

A. Giridhar RAO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de A. Giridhar Rao el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17