MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Interesa recenzo, sed kompletigebla

Estu klare, ke mi ne intencas dubi pri kelkaj aŭtentikaj kvalitoj de The Da Vinci Code pri kiu skribis Lode Van de Velde (MONATO, 2005/2, p. 27). Utile do, ke MONATO per nekutima recenzo konsilu ties legadon eĉ en konvena alilingva traduko. Sed, pri la fakto de senmezura eldonkvanto mi estus anstataŭe iomete pli singarda, ĉar – ekzemplocele – la vino plej bonkvalita ne ĉiam estas tiu, kiun la amasoj aĉetas grandskale!

Prefere kaj paralele ni povas konstati ke, unue, anglalingva verko jam havas pliajn vendeblojn en la riĉecaj samlingvaj landoj, pli ol eventuala majstroverko en malfortlingva landeto; due, ke en la eksteraj landoj la anglakulture allogataj legantoj, kaj la kolosaj eldon-enspezoj faciligas kromajn senkomparajn reklamojn, kiuj ree des pli nerezisteble naskas diverslingvajn tradukojn kaj eĉ (jen nia kazo!) ege gajnoriĉan filman pretiĝon. Krome – se mi ne eraras – la tradukebloj eksterlandaj estas pli abundaj por anglaj verkoj ol tiuj por hungaraj aŭ ukrainaj (aŭ ... italaj), ĉar en preskaŭ ĉiamondaj lernejoj oni postkuras la anglan!

Mi aldonu kelkajn rimarkojn, trovitajn en mia hejma ĵurnalo La Voce del Popolo (La popola voĉo), pri kiuj parolis ankaŭ The New York Times: Tiu sendube „suspensriĉa” rakonto koncernas precipe kristanismon kaj envicigas faktojn tute ne historiecajn, eĉ fifamigajn por ĝi, por la eklezio kaj por la nuna papo. Tio estu permesita al iu ajn aŭtoro de simple distra, senbrida suspensromano, kondiĉe ke li antaŭdeklaru, ke personoj, lokoj kaj eventoj de li prirakontotaj estas nuraj fantazi-ĵonglaĵoj. La aŭtoro de The Da Vinci Code premisas, ke la romano fontas el dokumentoj trovitaj en la pariza nacia biblioteko, kiuj malkaŝas krimojn delonge silentigitajn per trompoj kaj, okaze, eĉ per ĉeno da murdoj. Tiamaniere la aŭtoro Dan Brown englutigas kiel likvoron fakte venenan trinkaĵon!

Estas do afero recenzinda, sed rimarku, kara MONATO, ke en la itala eldono la mensogaj rimarkoj, kie la aŭtoro deklaras tutan fidindecon de sia verko, malaperis, lasante nur la blankon de la papero. Nun tiu ĉi atesta paĝo reaperis, pro kopi-rajtaj kialoj, laŭ kiuj la eldonisto de alilingva tradukaĵo ne rajtas modifi la originalon.

Karlo ĜELOZO
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Karlo Ĝelozo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17