MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Klavarskribo

En MONATO 2004/7-8, p. 26, Garbhan MacAoidh tre klare kaj precize skribas pri la kreadprocezo de la en 2006 75 jarojn ekzistonta alternativa notacio kaj serĉas klarigojn por la ligo inter la notacio kaj Esperanto. Prave li substrekas, ke eĉ la nomo „Klavarskribo” estas esperanta vorto.

Domaĝe mi neniam konatiĝis kun la inventinto de la notacio, Cornelis Pot, kvankam li mortis nur en 1977. Mi tamen havis kelkajn interesajn interparolojn kun lia pranevo, Jan Pot, kiu multe kunlaboris kun sia parenco por la realigado kaj antaŭenigo de la nova muzikskribo ekde 1931. En la revuo Toon en Teken (Tono kaj signo) de la Klavar-Unuiĝo Nederlando de majo 1998 aperis artikolo de Jan Pot pri tiu periodo. La artikolo ne mencias tion, sed mi scias, ke Cor Pot, do la inventinto mem, estis esperantisto kaj ankaŭ Jan Pot parolis la lingvon en siaj junaj jaroj (li mortis en februaro 2001). Jan Pot rakontis al mi, ke lia praonklo donis esperantan nomon al la nova notacio, ne nur ĉar li mem estis esperantisto, sed ankaŭ ĉar li volis substreki, ke la notacio devas konkeri la mondon kaj do devas havi internacian nomon.

En la periodo inter la du mondmilitoj estis granda intereso por la ideoj de la internacia lingvo, kaj por Pot estis memevidente, ke la nova notacio devis profiti de tiu intereso. En mia propra memoro estas la fakto, ke en malnova konstruaĵo de Klavarskribo en Slikkerveer/Ridderkerk (proksime de Roterdamo en Nederlando) la ĉambroj portis ŝildojn en la nederlanda lingvo kaj en Esperanto.

El disertacio de Fiona Stokes (Universitato de Reading, Britio) mi citas: „Pot lanĉis sian novan notacian sistemon en 1931 kaj nomis ĝin ‚Klavarskribo’, kombinante du esperantajn vortojn: klavaro kaj skribo. Tiu estis konvena nomo, ĉar la liniaro de la notacio konsistas el linioj, grupigitaj po du kaj tri, kompareble kun la maniero, en kiu la nigraj klavoj en klavaro estas grupigitaj.”

Mi povas aldoni, ke, konante la du „mondojn”, tiun de Klavarskribo kaj tiun de Esperanto, mi estis jam ofte kaj multe frapita de la similecoj inter la historio kaj situacio de la du ideoj. En la retejo de la Klavar-Unuiĝo Nederlando troviĝas paĝo en Esperanto: www.klavarvereniging.nl.

Fons DOOMEN, prezidanto de Klavar-Unuiĝo Nederlando
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fons Doomen, prezidanto de Klavar-Unuiĝo Nederlando el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17