MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Trafa nekrologo

En MONATO 2005/5, p. 7, Stefan Maul tre trafe nekrologis pri Johano Paŭlo la 2a. Li bone elstarigis la meritojn de tiu granda homo sen tute silenti pri liaj mankoj. Bedaŭrinde nun ankaŭ la elektiĝo de Benedikto la 16a ne aŭguras la dezirindajn progresojn, sed mi esperas, ke mi eraras.

Ulrich MATTHIAS
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ulrich Matthias el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17