MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

TOGOLANDO

Kiam forto ordonas, leĝo pardonas

En februaro mortis la togolanda prezidanto Eyadema Gnassingbe. Tuj poste la armeo instalis lian filon Faure [for] kiel prezidanton. Protestis ne nur la popolo, kiu jam de preskaŭ 40 jaroj sopiras je libereco post la diktaturo de Eyadema, sed ankaŭ internaciaj instancoj. En aprilo okazis elektoj.

La elektan tagon ĉiuj voĉdonejoj estas plenaj. De la mateno ĝis la posttagmezo preskaŭ ĉiuj balote esprimas sin, malgraŭ granda pluvo. Kiam proksimiĝas la vespero, dum kiu okazos la voĉnombrado, oni vidas strangajn aferojn: aperas homoj kun multaj balotiloj, kiujn ili ŝovas en la urnojn; reprezentantoj de partioj estas forpelitaj el voĉdonejoj; soldatoj rabas urnojn, ktp. Plendas plurfoje opoziciaj partioj. Tamen alilandaj observantoj, kaj franca ministro, deklaras la elektojn honestaj.

La sekvan tagon – lundon – preskaŭ la tuta lando estas paralizita. Laborejoj, vendejoj, ludejoj estas fermitaj. Antaŭ domoj homoj kolektiĝas kun radioriceviloj en la manoj. Ĉiuj volas scii la rezultojn. La tago finiĝas, sed sen rezultoj. Tamen oni aŭdas, ke prezidanto Olusegun Obasanjo de Niĝerio renkontiĝis kun Faure Gnassingbe por diskuti, kiel eviti postelektan malpacon en Togolando.

Ekbolas la urboj

La mardon, ĉirkaŭ la 10a horo, la prezidantino de la elekta komisiono publikigas la rezultojn de la elektoj. Faure Gnassingbe akiris 60,22 %, dum Emmanuel Bob Akitani 38,19 %. Kio poste okazas, vidis dum antaŭaj elektoj neniu. La ĉefurbo Lomeo ekbolas. Sekvas aliaj urboj: ĉiuj homoj montras sian nekontenton, kredante Akitani la venkinto. Domoj estas detruitaj, butikoj prirabitaj, homoj mortigitaj. Intervenas soldatoj, sed ne tute sukcese.

Intertempe deklaras sin Emmanuel Akitani prezidanto. Kontraŭas kaj la Afrika Unio kaj la togolanda registaro. Subpremas soldatoj manifestaciantojn per larmigaj bombetoj, pafiloj, bastonegoj. Multaj homoj estas arestitaj. Ankaŭ la germana kultura centro en Lomeo estas detruita, kredeble de soldatoj.

Komence de majo la lando havas tombejan karakteron: plu estas fermitaj lernejoj, laborejoj. Anoncite estas, ke la konstitucia kortumo deklaros definitivajn rezultojn de la elektoj. Nenio okazas, kaj Faure restas prezidanto: la 4an de majo gratulas lin la franca prezidanto Chirac. Sekvas aliaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj. Sed restas la demando: ĉu Faure laŭleĝe kaj konstitucie elektiĝis?

Parfumo de la partio

Memorindas, ke dum la elekta periodo malpermesas la registaro togolanda al ĵurnalistoj alilandaj eniri la landon. En Togolando mem naciaj radiostacioj estas fermitaj. Nur la stacioj religiaj kaj tiuj, kiuj odoras laŭ la parfumo de la partio de Faure, plu elsendas. Radio Franca Internacia ne plu uzas sian FM-antenon de Togolando. Elsendoj de la stacio Afriko Numero 1 kaj de la franca sekcio de BBC estas dum la elekto-periodo malfacile kapteblaj. La registaro diras, ke tio necesas por konservi la socian koheron en Togolando.

Opozicianoj atentigas en la konstitucia kortumo pri fraŭdoj kaj misfaroj kaj postulas nuligon de la elektoj. Ili volas, ke oni detale analizu la rezultojn. Oni parolas pri kromaj nomoj en la listoj de elektontoj: en la Kara-regiono, ekzemple, pli ol 900 000 favore al Faure. Kaj kiam estis montrita en la televido filmo pri Faure en Libio, kie oni akceptis lin kiel prezidanton, denove la popolo koleras. Kial Libio tion faras, dum Faure ne estas oficiala prezidanto?

Amasa buĉado

Antaŭ sia enoficiĝo kiel elektita prezidanto, li vizitas ankaŭ Burkinon, Gabonon, Niĝerion, la Demokratian Respublikon Kongo kaj Niĝeron. Onidire li klarigas al la vizitatoj, ke se li ne prezidantus, estus interna milito kaj la armeo amase buĉus la popolon.

Krome ne pretervideblas la filmoj, kiuj montras soldatojn, rabantajn urnojn kaj forpelantajn respondeculojn el voĉdonejoj. Tiuj bildoj rondiras la mondon. Sed ŝajne, ĉar Emmanuel Akitani posedas nek povon, nek armilojn, neniu eksterlanda instanco subtenas novajn elektojn: tiel en Afriko oni riverencas forton koste de demokratio. Laŭ la zamenhofa proverbo, „kiam forto ordonas, leĝo pardonas”.

Kio nun rimarkeblas, estas, ke ĉiam la plej fortan parton oni subtenas, eĉ se ĝi ne pravas. Fortulo estas ne la popolo, ĉar tiu ĉi restas ĉiam subpremata. Tute ne temas pri demokratio, sed pri io aristokrateca, kaj ofte aŭtokrateca. Trovi trafan vorton ne malfacilas, se oni scias, ke la mondon regas forto. Temas pri „fortokratio”.

GBEGLO Koffi/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gbeglo Koffi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17