MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ALBANIO

Germanaj kaj luksaj aŭtoj preferataj

La stratoj de Tirano estas plenplenaj je novaj luksaj kaj multekostaj aŭtoj. La gigantoj de la aŭtoindustrio – germanaj Daimler-Benz, Ford, BMW, Volkswagen kaj aliaj – jam delonge malfermis ekskluzivajn vendopunktojn en la ĉefurbo.

Havigi al si laŭregulan dokumentaron por aŭto estas sufiĉe facile. Oni aĉetas la aŭtojn rekte en la aŭtovendejoj, pagante per bankbiletoj aŭ tra bankkonto. Problemo restas la malhonesta konkurenco de neleĝaj aŭtovendejoj, pri kiuj la aŭtoritatoj indiferentas.

Laŭ oficialaj informfontoj, dum la jaro 2004 oni importis en Albanion 1555 novajn aŭtojn. El tiuj 1090 estas enigitaj pere de la oficialaj reprezentantoj de produktantoj kaj la ceteraj de komercistoj, institucioj kaj unuopuloj. Se oni taksas averaĝan prezon de aŭto je 20 000 eŭroj, oni kalkulas, ke entute cirkulas 31 milionoj da eŭroj en tiu merkato.

La unuan lokon okupas Volkswagen/Audi (430 aŭtoj, aŭ 38 %). La plej vendata tipo estis Touareg kun prezo de 35 000 ĝis 51 000 eŭroj; sekvas Polo kun prezo de 11 000 ĝis 15 000 eŭroj. Poste venas Opel kun 17 %, sud-koreaj aŭtoj sume kun 8 %, italaj Fiat (precipe Doblo) kaj Alfa Romeo kun 7 %, Ford kun 6,8 % (Focus vendatas kontraŭ 14 500 eŭroj, preferata estas la tipo kun kvin pordoj), Daimler-Benz kun 4,5 % (70 000 ĝis 75 000 eŭroj). Fine, BMW X5, plejofte importita malleĝe, estas la plej preferata aŭto en Albanio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17