MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ALBANIO

Kie filinoj filiĝas

Temas pri fenomeno reaperinta en la alta montaro de norda Albanio. Ĝis antaŭ du jarcentoj, ĉe familioj sen filo, aŭ kaze de la morto de filo pro milito aŭ sangovenĝo, ne malofte unu el la filinoj sin vestis vire kaj neniam edziniĝis. Tiel ŝi – aŭ li – pasigis la tutan vivon kun la gepatroj. Nuntempe, en la vilaĝoj de Tropoja, ekstrema distrikto ĉe la landlimo kun Kosovo, eblas renkonti virinojn tiajn.

Unu el ili estas Mira Rama, 24-jaraĝa. Ŝi loĝas en la vilaĝo Raje kun siaj gepatroj Mark kaj Lina Rama. Ambaŭ gepatroj estas maljunaj kaj malsanaj. Dum la totalisma reĝimo Mark trapasis naŭ jarojn en prizono pro malnova fusilo trovita en la domo. Poste li laboris en minejo sed ne ricevas pension. Li devas vivteni la familion per socia monhelpo monata ekvivalenta al 16 eŭroj. Kompreneble tio apenaŭ sufiĉas eĉ por aĉeti sapon. Dume la vivmaniero kaj la vivnivelo en la vilaĝo similas al tiu de ducent jaroj antaŭe. Novaj estas televidilo nigre-blanka, albana produktaĵo el la 80aj jaroj, kaj kasedilo. La plej proksima najbaro loĝas piedire ĉirkaŭ duonhoron for.

Eksterlanden

La ĉirkaŭaj vilaĝoj estas preskaŭ sen junaj viroj, kiuj fuĝis eksterlanden, ekzemple al Grekio, por labori. Ĉar Mark kaj Lina havis du filinojn (unu edziniĝis) kaj neniun filon, Mira restis hejme. Ŝi faras ĉiujn hejmlaborojn, kultivas kampeton, bredas brutaron kaj nur malofte vizitas la ĉefejon de la distrikto. Nur unu fojon ŝi vizitis la albanan ĉefurbon, okaze de akcidento trafinta la patron.

Ŝi ankaŭ uzas pafilojn. Iun tagon venis ŝtelistoj kaj forprenis ŝafojn. Mira kaptis sian fusilon „kalaŝnikov” (prenitan el ŝtata deponejo en 1997) kaj postsekvis la ŝtelistojn, ĝis ili fine cedis kaj forlasis la vilaĝon. Mira, kiu studis nur kvin jarojn en elementa lernejo, ne intencas edziniĝi: „Mi devas prizorgi miajn gepatrojn kaj la hejmon.”

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17