MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Hobio

FINNLANDO

Folklora festivalo en Kaustinen

Ĉiujare julie en Kaustinen (Finnlando) okazas unusemajna festivalo pri popolaj dancoj, muziko kaj arto. La festivalo pligrandigas la interesiĝon pri popolmuziko en la tuta okcidenta parto de la lando. Lokaj amatoroj scias, ke ili nepre ĝuos tutlandan atenton kaj popularecon, se ili bone prezentiĝos antaŭ la multmila publiko, inkluzive de fotistoj kaj ĵurnalistoj, aŭ antaŭ pli intima rondo en iu libera angulo de la granda festivalejo.

En la lernejoj de Kaustinen la instruado de muziko, dancado kaj aktorado ludas gravan rolon. Gejunuloj en aĝo de 16-18 jaroj, kiuj loĝas en aliaj lokoj, ofte elektas por si fini mezlernejon en Kaustinen ĝuste pro la eblo pli bone ekposedi artajn konojn. Kiam geknabetoj de jaro al jaro vidas, kiajn sukcesojn atingas pliaĝuloj en artsfero kaj per kiaj ĝojo kaj plezuro la akiritaj kapabloj rekompencas la sindonemon, ili nature ekinteresiĝas kaj mem eniras tiun mondon de folkloro kaj muziko.

Dum la festosemajno infanoj povas libere ludi, kuri kaj grimpi en subĉiela ludejo kaj en tendo aparte de la festivalejo, kiu havas sidlokojn por du mil personoj. Ili havas sian propran programon. En multaj okazoj tiuj artaj ŝatokupoj poste transformiĝas en seriozan profesion.

Verdire, por allogi multnombrajn spektantojn oni bezonas ankaŭ eksterlandajn ensemblojn. Do en 2004, krom finnoj kaj skandinavoj, Kaustinen gastigis amatorojn kaj artistojn el Argentino, Domingo, Hispanio, Kanado, Moldavio. Surprize inter la kanadanoj dancis kaj ludis inuitoj, la festivalon partoprenis ankaŭ vjetnamoj, brazilano kaj pakistana kantistino. La plej multnombran publikon tamen allogis finna tango-kanzonisto.

Amantoj de folkloro fondis en Kaustinen muzeon pri malnovaj popolaj muzikinstrumentoj. Iuj el ili deziras mem konstrui preskaŭ forgesitan muzikinstrumenton, aliaj deziras mem lerni ludi tiujn instrumentojn kaj tiucele serĉas helpon kaj konsilojn en la muzeo.

En Kaustinen troviĝas konstanta ekspozicio pri arto de aŭtodidaktoj: skulptaĵoj, pentraĵoj, fotoj – amuzaj, politikaj, surprizaj – faritaj en kamparaj kortoj kaj ĝardenoj en tuta Finnlando. En 2004 aldone estis ekspoziciataj ankaŭ artaĵoj de bestoj kaj homfiguroj el koloraj butonoj kaj ŝtofaj tuberetoj fare de Nek Chand, baratano, kies „rokĝardeno” sialande fariĝis furora vidindaĵo. Tiun artspecon la finnoj nomas amatora.

Multkoloraj naciaj kostumoj, amatora muzikado, sonanta samtempe en diversaj ejoj laŭprograme kaj spontane ekster ili, renkontiĝoj de samhobianoj kaj surprizaj amikiĝoj, tutpublika dancado, rakontado kaj muzikado ĉirkaŭ bivakfajro, multlandaj flagoj, flirtantaj sub blua somerĉielo, kiu en Finnlando julie restas luma dumnokte – ĉio ĉi kreas eksterordinaran etoson de gajeco.

La folklora festivalo en Kaustinen finiĝas per diservo dimanĉe. En la diservo kantas lokaj kaj aliurbaj korusoj. La akiritaj spertoj kuraĝigas, ke oni daŭrigu sian amatoran artaktivadon.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17