MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Je via malsano

Laŭ alkoholkonsumado kaj la damaĝo tiel kaŭzita Litovio apartenas al la eŭropaj landoj kun plej alta risko. En la sama risko-kategorio troviĝas ankaŭ Latvio, Estonio, Belorusio, Rusio, Ukrainio, Hungario, Kazaĥio kaj Moldavio. En la menciitaj landoj unu loĝanto jare konsumas po 13,9 litrojn da alkoholo. Supozeblas, ke pli ol triono de la konsumita alkoholo ne trafas oficialajn statistikojn.

En orient-eŭropaj landoj alkohol-konsumado kreskas: laŭ la litova ministerio pri san-protektado je 18,4 % inter 1990 kaj 2002. La medicina instituto de Kaunas konstatis, ke en tiu ĉi jaro preskaŭ 60 % de la litovoj kaj 20 % de la litovinoj almenaŭ unufoje semajne konsumis bieron; respektive ĉ. 30 % kaj 10 % fortajn alkoholaĵojn.

Nigra merkato

Kontribuis al kreskanta uzado de alkoholaĵoj onidire liberaligo de la alkohola leĝaro, privatigo de la alkohola industrio, nesufiĉe kontrolata nigra merkato, alkohola merkatado kaj novaj alkoholaj produktaĵoj por junularo. Krome la prezoj de multaj alkoholaĵoj en Litovio dum la lasta jaro malkreskis.

En Eŭropo kreskas la damaĝo kaŭzita de alkoholkonsumado, kiu fariĝis la plej ofta mortokialo inter homoj 15- ĝis 29-jaraĝaj. Aparte gravas aŭto-akcidentoj: en Litovio kreskis en 2004 alkohol-rilataj akcidentoj je 13,8 %. En Litovio estas permesate stiri aŭton, se la alkohola koncentriĝo en la sango ne superas 0,4 promilojn.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17