MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Akurateco

Ĉu la maja numero atingis vin akurate? Se ne, kulpas ne ni, sed la poŝto, al kiu meze de aprilo ni transdonis ĝin por ekspedo. Tiel do finfine, post multaj jaroj da malfruo, ni denove atingas nian kutiman eldonritmon, kaj ni povas esperi – se avinjo poŝto bonvolas – ke en la 1a de majo la maja numero estis ĉe ĉiuj. Pri tiu rezulto zorgis pluraj: la redaktoroj, la reviziantoj, sed unuavice nia nova grafikisto Ferriol Macip i Bonet, kiu mirinde rapide ekmastris la novan taskon.

Alia novaĵo estas, ke redaktoro Grigorij Arosev rezignis pri la rubriko Arto, sed ja plu okupiĝos pri Sporto, kaj ke transprenis arton s-ino Claude Nourmont. Unu efiko de la ĝisdatigo de nia aperritmo estas, ke nun mankas materialo, precipe por la rubrikoj Novelo, Sporto, Scienco, Medio, Komputado, Ŝerco kaj satiro, kiuj havas malmultajn kontribuantojn. Do mi alvokas vin ĉiujn: verku, verku, por ke venontaj numeroj ne devus aperi kun blankaj paĝoj ... Multjaraj abonantoj eble ankoraŭ memoras pri la iama rubriko de s-ino Brandenburg por familioj. Bedaŭrinde, post ŝia rezigno ni ne trovis novan redaktoron. Ĉu vi povus eble mem interesiĝi pri rubriko pri familioj vastsence, aŭ ĉu vi eble konas taŭgan personon por tia tasko? Informu nin, se vi havas proponon.

En la marta numero mi komunikis, ke Rob Moerbeek devis serĉi novajn voĉlegantojn por la kaseda versio de nia revuo. Efektive jam li trovis kvar harlemajn esperantistojn, kiuj zorgas, ke tiu servo por blinduloj denove funkciu. Bone, ke ni havas tiom da ĝojigaj informoj, ĉu ne?

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17