MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kial nova konstitucio al Japanio?

Kontraŭ la artikolo „Minacata la kontraŭmilita konstitucio” (MONATO 2005/2, p. 14) mi volas iom repliki.

Unue la esprimo „kontraŭmilita konstitucio” mistrafas kaj misgvidas. Ĉu ekzistas pormilita konstitucio? La aŭtoro aŭ redakcio devus titoli la artikolon je „la japana konstitucio” sen la tendenca epiteto „kontraŭmilita”.

Due, la japana konstitucio estis proklamita en 1946 sen ia ajn posta amendo. Kaj la popolo komencas rekoni ŝanĝon de la konstitucio aŭ havi novan konstitucion. La aŭtoro aludas „... laŭ gazetara opinio-sondado, preskaŭ 70 % de la japana popolo volas reteni la 9an artikolon ...” Lastatempe, tamen, Yomiuri Shinbun, la plej granda tagĵurnalo de Japanio, enketis publikan opinion koncerne la konstitucion: 65 % de la enketitoj subtenas ŝanĝon de la konstitucio.

Trie, la aŭtoro argumentas: „La du plej grandaj partioj, la Liberal-Demokrata Partio kaj la Demokrata Partio, subtenas la ŝanĝon: nur la malgrandaj Japana Komunista Partio kaj la Social-Demokrata Partio kontraŭas”. La lastaj malgrandaj partioj, tamen, perdadas plurajn mandatojn en lastatempaj naciaj elektadoj pro siaj nerealismaj politikoj inkluzive „protektadon de la konstitucio”. La du politikaj partioj ne plu reprezentas la publikan opinion.

Kvare, la esprimoj „la milito de 15 jaroj (1930-1945)” kaj „la japana agreso kontraŭ Ĉinio” ankaŭ mistrafas kaj misgvidas: Japanio, certe, estis en malamika cirkonstanco kun Ĉinio dum tiuj jaroj, sed Japanio efektive militis kun Ĉinio dum nur 16 monatoj (1937-7 – 1938-10)*. Kaj ne veras, ke „Japanio agresis Ĉinion”, sed Japanio estis implikita en civilan militon de la tiama Ĉinio kun pluraj reciproke ribelantaj armeoj: Kuomintango, Kompartio ktp. Laste la aŭtoro en la artikolo mencias pri „atomarmiloj” kaj „pacamantoj”. Sed mi volas konigi al la legantoj de MONATO, ke japanaj „pacamantoj” neniom kondamnas la japanan danĝeran najbaron Nordan Koreion, kiu deklaras la posedon de nukleaj armiloj. Mi konkludas: Japanio havu novan konstitucion, kapablan alfronti eventualan atakon de Norda Koreio.

IGARASI Takeo
Japanio
*Japanio ja milite ĉeestis en Ĉinio jam en la unua parto de tridekaj jaroj (Manĉurio, Manĝukuo).

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Igarasi Takeo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17