MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Strando-frando

Partoprenantoj en la 90a Universala Kongreso en Vilniuso surpriziĝos, ekvidinte apud la kongresejo palmojn kaj strandon. Litovio ne estas tropika lando, sed la municipa administracio de la litova ĉefurbo decidis apud la rivero Neris krei tropikan anguleton por ŝatantoj de sunplezuroj.

Komence de junio, kiam la vetero sufiĉe varmos, estos plantitaj trideko da palmoj. Krome pluraj tunoj da sablo estos tien transportitaj por krei strandon. Pro tio, ke la rivera akvo ne taŭgas por banado, oni kreos tie naĝejon.

Nun oni esperas, ke brilos la suno. Litovio estas konata kiel pluva lando: ne estas hazarde, ke la vortoj „lietus” (pluvo) kaj „Lietuva” (Litovio) havas la saman radikon.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17