MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Eŭropeco de Monato

En la reto mi ĵus legis leteron, kies skribinto plendis pri la eŭropeco de MONATO kaj pri la manko de artikoloj el aliaj mondopartoj. Ne kulpas MONATO, mi scias. Simple ne venas sufiĉe da artikoloj de la aliaj partoj de la mondo.

Pri miaj afrikaj konatoj mi povas diri, ke kelkaj el ili ne havas la lingvan nivelon por verki artikolon en Esperanto; kelkaj ne havas tajpilon, ne parolante jam pri komputilo. Por multaj la afranko por letero estas tro alta. Familio en zimbabva rifuĝejo skribas, ke poŝtmarko por letero al Eŭropo kostas kvin dolarojn; per tioma mono ili povus aĉeti plurajn kilogramojn da maizo.

Unuj eble timas la politikajn sekvojn de raportado, kaj aliaj ne scias multon pri la ĝenerala situacio, ĉar ili ne disponas pri gazetoj kaj aliaj komunikiloj. Se MONATO insistas, ke la artikoloj ĉiam estu originale verkitaj, ne aperos multaj novaĵoj pri Afriko, Azio kaj aliaj. Miaj tieaj geamikoj certe ŝatus legi ĝuste pri sia medio, kaj mi devas honti, kiam mi trarigardas gazetaron, serĉante ion por ili, pri ili. La problemoj, kiuj tuŝas nin, bonfartajn okcidentanojn, malofte interesas triamondanojn, kies problemoj kaj vivkondiĉoj estas tute aliaj.

Raita PYHÄLÄ
Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17