MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

Britio

Banana respubliko

Hipokriteco neniam tro foras de politikistoj – kaj antaŭ nelonge vidiĝis bona ekzemplo en Britio. En unu el la lastaj parlamentaj kunsidoj antaŭ la ŝtataj elektoj en majo la brita ministro pri eksteraj aferoj Jack Straw [ĝak stro] forte kritikis ĵus okazintajn elektojn en Zimbabvo, kiam lavange venkis la partio Zanu-PF de la zimbabva prezidanto Robert Mugabe.

Straw, kune kun aliaj okcidentaj politikistoj, taksas la elektojn en Zimbabvo koruptaj kaj nejustaj. „Ekzistas klaraj indikoj, ke la elektoj ne spegulas la liberan kaj demokratian volon de la popolo de Zimbabvo”, Straw diris al britaj parlamentanoj. „La elektoj mem estas grave kompromititaj.”

Taktikoj

Eĉ se oni flankenlasas la enmiksiĝon tian de la brita parlamento en zimbabvaj elektoj – afero por internacia pli ol nacia forumo – la komentoj de Straw mirigas pro sia hipokriteco. Apenaŭ 24 horojn antaŭ la interveno de Straw en la brita parlamento, esplorjuĝisto akuzis la partion de la ministro pri la samaj elektaj taktikoj, pri kiuj Straw plendis rilate Zimbabvon. Laŭ la juĝisto okazis en Britio elekta fraŭdado, kiu „hontigus bananan respublikon” – alivorte ŝtaton, kiu ignoras konstitucion, leĝaron kaj civitanajn rajtojn.

La juĝisto malkovris, ke pasintjare en la mezangla urbo Birmingamo, en du elektaj distriktoj, kandidatoj por la urba konsilantaro – kaj, kiel Straw, membroj de la reganta Laborista Partio – grandskale falsis perpoŝtajn balotilojn. Fraŭdon suspektis opoziciaj kandidatoj, kaj, kiam enketis la polico, trovitaj estis membroj de la Laborista Partio kun miloj da balotiloj en iama industria tenejo en Birmingamo.

Sekura urno

Ĝenerale, kaj tradicie, en Britio oni voĉdonas persone, kaj ne perpoŝte. Tio signifas, ke elektonto prezentas sin ĉe balotejo, kie oficisto kontrolas nomojn kontraŭ listo de rajtigitaj elektontoj kaj, se ĉio estas en ordo, enmanigas balotilon al la voĉdononto. La balotilon oni faligas poste en sekuran urnon sub la vidado de la oficisto.

Sed, por plialtigi partoprenadon en elektoj kaj por faciligi voĉdonadon, la registaro eksperimente insistis en kelkaj elektaj distriktoj pri ekskluzive perpoŝta balotado. La eksperimento sukcesis kaj partoprenis iomete pli da homoj. Sed nun ŝajnas, surbaze de la birmingama fiasko, ke tiel tro facilas ne nur partopreni en elektoj sed ankaŭ fiinflui la rezultojn.

La registaro insistis, ke elekta fraŭdado ne ĝeneralas, kaj ke plene fidindas perpoŝta balotado. Sed opoziciaj partioj ne certas, kaj aŭdiĝas multaj voĉoj favoraj al la malnova, persona metodo de balotado. Sed dum furoras la debato, apenaŭ konvenas, ke brita ministro, kaj membro de partio, kies anoj grandskale falsis balotilojn, kritikas zimbabvanojn pri elekta fraŭdado.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17