MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Polvo

Se vi loĝas en la norda hemisfero, eble ankaŭ vi havis tiel severan vintron, kiel ni en Germanio. Ni spertis nekutime longan frostperiodon kun multege da neĝo, ne dum la kutimaj vintraj monatoj, sed precipe de la fino de februaro ĝis preskaŭ la fino de marto. Mi miris: ĉu ne daŭre fakuloj avertas, ke nia klimato ade varmiĝas? Ŝajnas, ke la vetero fajfas pri fakuloj kaj kapricas laŭvole. Oni devis abunde ĵeti salon kaj gruzon sur trotuarojn kaj stratojn, por ke la trafiko ne ŝtopiĝu. Unu el la neatenditaj sekvoj estis, ke pro tiu amaso da salo kaj gruzo la aero en multaj urboj malboniĝis kaj transiris la limon por mikropolvo. Laŭ preskribo de Eŭropa Unio tiun limon oni rajtas transiri maksimume dum 36 tagoj jare. Pluraj urbegoj atingis tiun ciferon jam en marto. Kaj nun ekestis la kutima disputado pri tio, kiu kulpas, inter urbestroj, federaciaj landoj kaj la centra registaro en Berlino, sed ankaŭ inter mediprotektantoj kaj la aŭtomobil-industrio. Ĉar plej grandan parton de tiu malsaniga mikropolvo (ĉiujare en Germanio mortas pluraj dekmiloj da homoj pro ĝi) kaŭzas dizeloj. Ili tre populariĝis lastatempe pro la altpreza benzino, tiel ke nun ne nur kamionoj kaj busoj, sed ankaŭ tre multaj personaŭtoj havas dizel-motorojn.

Ekzistas tre simpla rimedo por redukti tiun poluadon, kaŭzatan de dizeloj: fulgofiltriloj. Sed la germana aŭto-industrio rifuzis enkonstrui ilin, asertante, ke oni povos solvi la problemon per pli bonaj motoroj. Ĉiuokaze daŭros ankoraŭ jarojn, ĝis oni disponos pri tiaj. Kaj tio tute ne solvus la problemojn de milionoj da malnovaj dizel-motoroj. Sed ankaŭ la registoj faris nenion por antaŭenigi la aferon; la federacia financministro rifuzas subvencii fulgofiltrilojn per redukto de imposto. Aliaj postulas malpermesi al tiaj medipoluaj aŭtoj veturi en urbojn – sed tio signifus, ke vendejoj ne plu ricevus varojn kaj konsumantoj ne plu povus aĉeti aŭ eĉ atingi siajn laborlokojn.

Oni scias pri la problemo de multaj jaroj, sed niaj grandiozaj politikistoj faris evidente nenion. Ĉu eble inter la multaj stultaj homoj ili estas la plej stultaj?

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17