MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

DEMOKRATIA RESPUBLIKO KONGO

Kiu estas Kabila?

En januaro 2001 Joseph [ĵozéf] Kabila fariĝis la prezidanto de la Demokratia Respubliko Kongo (DRK). Tamen ĝis majo 1997 konganoj ne sciis, ke ilia tiama prezidanto, Laurent [lorá] Kabila, havas filon. En tiu ĉi jaro Laurent nomumis sian filon vic-stabestro de la konga armeo – kaj samtempe aperis onidiroj, ke la patrino de Joseph estas ruandanino.

Des pli ŝoke estis, do, kiam en 1998, kiam DRK militis kontraŭ Ruando, Ugando kaj Burundo, Joseph Kabila fariĝis generala stabestro de la konga armeo. Konganoj sin demandis, ĉu vere Joseph, kun ruanda patrino, sukcese militos kontraŭ Ruando.

En 2001 Joseph Kabila fariĝis la prezidanto post la murdo de lia patro Laurent. Gratulis la novan prezidanton okcidentaj landoj, inkluzive de Belgio. Sed konsilanto de la iama prezidanto Mobutu, Honoré Ngbanda, argumentis el sia ekzilejo en Francio, ke Joseph fakte ne estas la filo de Laurent. Ĉi tiun starpunkton subtenis politikaj partioj en DRK.

Tanzaniaj gepatroj

Kaj ĉi-jare, en februaro, la belga ministro pri eksteraj aferoj Karel de Gucht [ĥeĥt], disdonis en Kinŝaso dokumentojn pri la biografio de Kabila. Laŭ tiuj ĉi informoj Joseph Kabila fakte nomiĝas Hypolite Kanambe kaj estas la filo de tanzaniaj gepatroj.

Konganoj sin demandas, kio kaŝiĝas malantaŭ la belgaj manovroj – kaj aparte rilate homon, al kiu ili helpis veni al la potenco. Laŭ anoj de la tribo de Kabila, la katanganoj, la prezidanto ja estas la filo de Laurent: subtenas ĉi tiun vidpunkton ankaŭ profesoro Kabuya Lumuna kaj la belga ĵurnalistino Colette Braeckman.

Eĉ se Kabila ne estas kongano, kial tio interesas belgojn? Ĉu la belga reĝo Leopoldo la 2a estis vere belgo? Kaj ĉu DRK plu estas belga kolonio?

Serge ZANDANDU NTOMONO ZOLA/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Zandandu Ntomono Zola/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17