MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Pretekstoj kontraŭ pakto

Estis la germanoj, kiuj plej forte insistis pri la tiel nomata stabilec-pakto antaŭ enkonduko de eŭro. Nun estas la germanoj, kiuj plej forte pledas por malstriktigi tiun pakton ...

„Esperanto-mono”

La tiama germana marko sendube estis unu el la plej stabilaj valutoj en Eŭropo (eĉ tutmonde), danke al prudentaj ekonomiko kaj politiko dum jardekoj. En aliaj eŭropaj landoj ofte inflacioj sekvis unu la alian, kaj germanoj skuis siajn prudentajn kapojn pro tio. Pro la penso, ke estonte tiuj landoj kunrespondecos pri la komuna valuto, la timo de la germanoj estis granda, ke ankaŭ ili suferos inflacion kaj degeneron de sia mono. (Eble vi memoras, ke iu germana politikisto moke nomis la estontan valuton „Esperanto-mono”.) Tial la tiama germana ministro pri financoj Theo Waigel [teo vajgl] inventis la stabilec-pakton, kies kerna punkto estas: neniu eŭro-lando rajtas superi ŝtat-deficiton pli grandan ol tri procentoj de la malneta enlanda produkto. Se lando transiras tiun limon, ĝi devas pagi altan monpunon.

Ankaŭ por membriĝi en la eŭro-klubo, necesis plenumi tiun kriterion. Intertempe ni scias, ke kelkaj landoj mensogis tiam, manipulante siajn statistikajn donitaĵojn tiel, ke ili rajtis fariĝi eŭro-lando. Malbone, sed tion oni ne plu povas puni. Sed puni oni devas laŭ la pakto landon, kiu nun rompas ĝin – kaj Germanio jam la trian jaron havas deficiton tro altan. Ŝajnas, ke nun la landon ne regas prudentaj politikistoj, ĉar ili ne sukcesas eviti tian deficiton.

Defendo kurioza

Pro tiu stulteco ili uzas pretekstojn por eskapi punon. Ekzemple ili asertas, ke la germana unuiĝo kaŭzas terurajn financajn ŝarĝojn, kaj tion la paktanoj devas agnoski. Sed la unuiĝo okazis antaŭ pli ol jardeko! Alia pekanto, kiu ankaŭ forte pledas por malpli rigore apliki la regulojn de la pakto, estas Francio. Ties registaro argumentas ekzemple, ke la elspezoj por la defendado premas la ŝtaton. Mirigite oni demandas sin, kiun apartan novan minacon timas Francio, multajn jarojn post la fino de la malvarma milito? Kiun teruran malamikon oni vidas en Parizo, ke oni devas uzi tiom da mono por defendi la landon?

Alia germana preteksto estas la rekorda nombro de senlaboruloj (pli ol 5 milionoj); sed, unue, ankaŭ aliaj eŭro-landoj suferas pro alta senlaboreco, kaj due ankaŭ dum la epoko de Waigel Germanio havis rekordan nombron de senlaboruloj, tamen la germana marko restis stabila. Ne mirigus nin, se Germanio argumentus ankaŭ per la fakto, ke en la lando mankas junaj homoj aŭ ke la ŝtato perdis miliardojn pro diletanta preparo de la vojimposta sistemo Toll Collect, kiu povis ekfunkcii nur unu jaron poste.

Solida eŭro

La eŭro, spite al skeptikuloj, evoluis relative bone ĝis nun. La homoj intertempe alkutimiĝis al la nova valuto kaj scias pri ĝiaj avantaĝoj, precipe dum vojaĝado. Kaj, kontraste al la usona dolaro, kiu ofte kapricis dum la pasintaj jaroj, eŭro estis kaj restis tiel solida kiel iam la germana marko. Tion oni dankas nelaste al la stabilec-pakto; forlasi ĝin do estus stulte. Ne, la veraj problemoj troviĝas en la unuopaj landoj, kies registoj devas plenumi siajn hejmtaskojn, ne kulpigi la pakton. Se ili ne bremsas siajn elspezojn kaj akumulas pliajn gigantajn ŝuldojn, pri tio ĝojos nur unu klaso: la kapitalistoj, kiuj enkasigas eksternorme grandajn rentojn.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17