MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

EŬROPA UNIO

Transnacie bonfari

La altiĝanta vivnivelo kaj la estiĝo de Eŭropa Unio (EU) kreis problemojn, antaŭe ne ekzistantajn. Kio okazos post mia morto al la feridomo, kiun mi posedas apud Mediteraneo? Pri kio mi atentu, kiam mi deziras finance subteni kulturan asocion en najbara lando? Tiaj demandoj plioftiĝas, kaj iom post iom venas la respondoj.

Antaŭ jarcento la granda plimulto de la loĝantaro posedis absolute nenion, aŭ nur la bazajn necesaĵojn. Apenaŭ eblis ion donaci, kaj okaze de forpaso facilis likvidi la kutime malgrandan heredaĵon. Nun granda parto de la eŭropanoj bonfartas. Preskaŭ ĉiuj havas bankkontojn, kaj multaj posedas propran domon. Kontaktoj kun kaj vojaĝoj al aliaj eŭropaj landoj iĝis ordinaraj. Ne maloftas familioj, kiuj aĉetis domon en eksterlando, ĉu por ferii, ĉu por daŭre okupi ĝin post pensiiĝo. El tio povas ekesti rilatoj kun asocioj en la nova hejmlando kaj ankaŭ transnaciaj familiaj rilatoj.

Negrandaj mondonacoj apenaŭ kaŭzas problemojn, ĉar nun en preskaŭ tuta EU eblas rapide kaj malmultekoste pagi per banko kaj maloftas administraj komplikaĵoj. Se temas pri grandaj sumoj aŭ nemoveblaĵoj, aplikeblas administraj, fiskaj kaj juraj proceduroj, kiuj malsamas depende de la lando. Ofte la helpo de notario aŭ simila oficialulo estas konsilinda aŭ necesa. Reguligo de heredado kun herediganto, heredaĵo kaj heredantoj, troviĝantaj en malsamaj ŝtatoj, eĉ tute ne eblas sen interveno de fakuloj el la koncernataj landoj.

Donacado en Eŭropo

Kelkaj fondusoj, okupiĝantaj pri akirado de monrimedoj por kulturaj kaj bonfaraj celoj, kunigis siajn spertojn kaj kreis komence de 2004 retpaĝaron Giving in Europe (Donacado en Eŭropo). En ĝi jam estas informoj pri la reguloj pri donacoj kaj heredaĵoj de 14 EU-landoj, kaj aldoniĝos pliaj. Estas paĝoj kun ĝeneralaj informoj kaj klarigoj pri leĝaj kaj fiskaj aspektoj. La plej interesa estas la parto, kie uzanto enmetu la landon de la donacanto aŭ herediganto, la landon, kie troviĝas la posedaĵoj, kaj la landon de la favorato. Post enigo de tiuj informoj aperas detalaj klarigoj pri la prezentita kazo.

Por nefakulo tiuj klarigoj verŝajne aspektas kiel lavango da donitaĵoj, kiujn li ne kapablas ensorbi. Kiu havas iom da juraj kaj administraj spertoj, trovas interesajn konsilojn, kiuj helpas decidi. Tamen, tio estas nur helpilo, kaj por grava transakcio la interveno de specialisto restas nepre necesa. La retpaĝaro ekzistas nur en la angla lingvo; traduko al aliaj lingvoj nun ne estas planita kaj, se entute, plej frue okazos en 2006.

Verda libro

Preskaŭ samtempe la Eŭropa Komisiono aperigis verdan libron pri la hereda juro en EU. Verda libro estas diskutdokumento. Ĝi priskribas la ĉefajn problemojn, kiujn kaŭzas la malsamaj leĝoj de la membroŝtatoj, kaj lanĉas diskuton pri la neceso de unuigo de la proceduroj je la eŭropa nivelo. Ĝis la fino de oktobro 2005 ĉiuj koncernatoj povas sendi siajn respondojn kaj kontribuojn al la Komisiono.

Roland ROTSAERT
www.givingineurope.org: retpaĝaro de Giving in Europe (nur en la angla lingvo).
www.europa.eu.int/comm/justice home/doc centre/civil/doc/com 2005 065 en.pdf: la „verda libro” de la Eŭropa Komisiono (angla versio; por vialingva versio, metu la kodon de via lingvo anstataŭ „en”).
www.efc.be/ftp/public/eu/Tax/Report TaxSeminar2004.pdf: raporto de seminario pri fiskaj aspektoj de transnaciaj donacoj (nur en la angla lingvo).

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17