MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Pastro-povo ekstremdekstra

Ekde la falo de la unupartia sistemo la katolika eklezio, kiel la plej forta religia institucio en Kroatio, adoptis pozicion pli kaj pli ekstreme dekstran. Dum la milito (1991-1995) la eklezio malferme transprenis gvidan pozicion en la evoluigo de naciismo en Kroatio. Samtempe formiĝis eklezia reto en la armeo, kiu edukis soldatojn batali por la ĝusta afero, por sia nacio. Pastroj benis kanonojn kaj armeajn centrojn, en kiuj okazis torturoj kaj teruraĵoj.

La ŝtato akceptis leĝojn, per kiuj estis enkondukita katolika edukado en elementajn lernejojn. Formale nedeviga, tamen sub fortega socia ĉirkaŭpremo pli ol 90 % de ĉiuj elementlernejanoj tiel edukiĝas. La ŝtato donadis enorman kvanton da mono al la ekleziuloj kaj redonis al ili multajn posedaĵojn. La katolika eklezio estas la dua plej granda investanto en la lando, konstruanta tridekon da novaj preĝejoj.

Absurdoj

La eduka influo al la gejunuloj estas ĉiam pli forta kaj fojfoje atingas absurdojn. Nun, en 70 elementaj lernejoj, katolika organizaĵo kadre de religia eduko instruas ankaŭ pri sekso laŭ plej tradicia maniero, kondamnante abortojn, kondomojn, artan gravedigon ktp. La ŝtato forte financas la katolikan eklezion ankaŭ en Bosnio-Hercegovino.

Dum la balotperiodo por la nova ŝtatprezidanto en decembro 2004 la kroata ŝtato donacis pli ol unu milionon da eŭroj al katolikaj monaĥejoj kaj organizaĵoj en tiu alia ŝtato, kie katolikoj estas kroatoj. Pli ol 90 % de ĉiuj tieaj voĉdonantoj apogis la kandidatinon de la nun reganta Kroata Nacia Partio sub la influo de la pastroj, kiuj laŭdire estis pli ol abunde pagitaj por tio.

Abortigoj

La pastroj katolikaj en Kroatio kaj Bosnio-Hercegovino estas ekstreme naciismaj. Unu el ili kaŝadis longan tempon la serĉatan generalon Gotovina, kiu devus esti juĝata en Hago pri militkrimoj. Dum januaro kaj februaro la eklezio enmiksiĝis en la intimajn demandojn pri sekso. Ĝi proklamis la abortigojn malmoralaj kaj la artan fekundigon de virinoj, kiuj ne povas havi infanojn, krimo. En diversaj deklaroj oficialuloj de la eklezio kondamnis ankaŭ la samseksemon kiel ion nenaturan kaj malsanan.

En intervjuo al semajngazeto Feral Tribune la filozofo Milan Kangrga diris: „La katolika eklezio estis kaj restis organizaĵo politika, kiun difinas ekskluzive ties ekonomiaj interesoj kaj pretendoj posedi la regpotencon. Per sia konservema rolo ĝi nepre subtenas malprogresemajn fortojn kaj daŭre restas la plej radikala forto de la dekstro.”

„La katolika eklezio en Kroatio estas ankoraŭ tre malproksima de bazaj demokratiaj principoj pri la libereco de religi-elekto, pri la rajto de civitano mem elekti sian kredon, pri nepenetrado en la homan intiman vivon. Ĝi eĉ ne obeas la bazan instruon de Kristo ami sian proksimulon kiel sin mem, sed de siaj altaroj semas malamon kontraŭ ĉiu alikredanto kaj apartenanto al alia nacio.”

Faŝismo

Tion konfirmas multaj unuopaj kaj ekstremaj agoj: ekzemple pastro Miljenko Babaić el Dubrovnik, kiu jam pli ol dek jarojn pastras en Mandaljena, dum la milito instruis al soldatoj ne militkapti sed mortigi, kaj lastatempe li invitis kredantojn likvidi maldekstrajn politikistojn inkluzive de la ŝtatprezidanto sen la neceso penti. Krome li subtenas generalon Gotovina kaj instruas infanojn pri la avantaĝoj de faŝismo.

Unu el la reprezentantoj de Vatikano en Kroatio proklamis antaŭ unu jaro Kroation la plej katolika lando en Eŭropo. Kio do rajtigas la katolikan gvidantaron postuli statuson en eŭropa konstitucio, se ĝi neniam montris emon prediki por eŭropa komuneco, sed daŭre atestas sian subtenon kaj defendon de naciaj elitoj en unuopaj ŝtatoj?

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17