MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Turismi kun gasmasko

En februaro revenis la unuaj vilaĝanoj al insulo forlasita pro vulkano-erupcio antaŭ kvar jaroj. Mijake-ĵima estas vulkana insulo, kie en aŭgusto 2000 erupciis la vulkano Ojama, minacante vivojn kaj proprietaĵojn. Du semajnojn poste oni ordonis, ke la loĝantoj forlasu pro sekureco sian insulon.

Poste nur provizoraj vizitoj estis permesitaj, por ke la insulanoj iomete zorgu pri siaj hejmoj. Ĝenerale ili loĝis en Tokio, ofte kun parencoj, ĉar la insulo apartenas al la japana ĉefurbo. La insulo restis plejparte neloĝebla pro venena gaso, kiu domojn kaj maŝinojn detruis. Krome kovris la grundon cindro. Laŭ raportoj kaj laŭ televidaj bildoj ŝajnis esti malfacile ĉion restarigi por atingi la antaŭan vivnivelon. Intertempe la vulkano Ojama trankviliĝis kaj la instancoj permesis, ke la insulanoj revenu. Tamen necesas por la loĝantoj gasmasko, ĉar la gaso restas. Kaj kiel restarigi la insulon ankoraŭ ne estas solvite.

Malpermesita

La insulo estis turisma loko, kiu proponis i.a. fiŝadon, plonĝadon, delfen- kaj birdo-observadon. En 1999 venis preskaŭ 80 000 turistoj, kiuj gastis ĉe la 57 hoteloj. Oni do konsideras turismon grava por la rekonstruado. Tamen dubindas, ĉu turistoj revenos: la flughaveno troviĝas en ankoraŭ tro danĝera kaj malpermesita parto de la insulo – kaj la turistoj devos mem aĉeti gasmaskon.

Alia industrio rilatis al kultivado de la marherbo nomata gelidio (gelidium, japane tengusa). Mil insulanoj tiel laboris, sed ŝajnas, ke mortis multaj gelidioj pro la koto kaj la cindro estigitaj de la vulkano. Ankaŭ fiŝkaptado provizis laboron, sed multaj maljunaj kaptistoj ne plu volas tiel okupiĝi. Tamen, malgraŭ la malfacilaĵoj, multaj insulanoj volas reveni al Mijake-ĵima por tie rekomenci sian vivon.

HORI Jasuo/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17