MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ĈINIO

Senkampaj kamparanoj

En antaŭurboj ĉinaj videblas ĉie kvin- aŭ ses-etaĝaj loĝdomoj nove konstruitaj de la registaro. La loĝantoj ne estas urbanoj sed kamparanoj, kiuj perdis kampojn pro konstruado de fabrikoj aŭ ŝoseoj. Laŭ statistikoj, en la nuna Ĉinio kamparanoj sen tero nombras ĉirkaŭ 40 milionojn: la nombro kreskas ĉiujare je pliaj du milionoj.

La perdo de la antaŭa vivmaniero kaŭzas multajn sociajn problemojn, tamen la registaro multon faras por plibonigi la ekziston de la iamaj kamparanoj.

Kamparanoj estas ĝenerale malpli bone trejnitaj ol urbanoj. Pro tio malfacilas trovi laboron kaj vivteni familiojn. Sed la registaro funkciigas diversajn kursojn, por ke junaj kaj mezaĝaj kamparanoj akiru neprajn teknikajn kapablojn. Maljunajn kamparanojn la registaro finance subtenas. La infanoj rajtas samkiel la gefiloj de urbanoj viziti lernejojn.

Rezulte la plimulto de la senkampaj kamparanoj vivas kontente kaj bone. Kompreneble, tamen, kelkaj ankoraŭ spertas problemojn pro malsano kaj pro adaptiĝo al la nova, urba vivo.

XU Jinming

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17