MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

SANO

Ĉu senfuma Eŭropo?

Post kiam unue Irlando kaj sekve Italio malpermesis fumadon en trinkejoj kaj restoracioj, nun Eŭropa Unio (EU) cerbumas pri simila tuteŭropa leĝo.

Laborgrupo de la Eŭropa Parlamento alvokis la Eŭropan Komisionon listigi tabakfumon plej eble rapide kiel kancerigan elementon de la unua kategorio. Tio signifus, ke ĉiuj dungitoj devus esti protektataj kontraŭ fumo.

La nova EU-komisionano pri sano, la kiprano Markos Kyprianou, deklaris, ke fummalpermeso ĉe laborejoj kaj aliaj publikaj lokoj estus „la venonta grava paŝo, kiun Eŭropo devas entrepreni”. Li imagas, ke tuta EU sekvos ĝis 2009 la ekzemplon de Irlando. Similaj leĝoj jam ekzistas en Svedio kaj Malto. La problemo estas, ke EU disponas pri nur tre limigita leĝofara povo en la sanpolitiko.

Pulmomalsanoj

Eŭropaj parlamentanoj jam subtene diris, ke oni devus trovi la ĝustajn mezurojn por protekti kontraŭ pasiva fumado, ĉar, kiel pruvite, ĝi altigas la riskon je pulmaj malsanoj. Tamen ankaŭ la 25 EU-membroŝtatoj respondecus pri ŝanĝoj en sia ŝtata sanpolitiko. Opiniis germana EU-parlamentano: „Eŭropo ne povas esti respondeca por ĉio.”

Kyprianou nun planas novan publikrilatan kampanjon kontraŭ fumado. Malpermeso de tabakfumo en la laborejoj ankoraŭ ne aktualas, konfirmis komisiona porparolanto. Kelkaj en la Eŭropa Parlamento reagis kontentaj: ili regule malrespektas la ŝildojn, malpermesantaj fumadon en la propra parlamento kaj laborejo.

Fumĉambro

Kontraŭfuma malpermeso ne okazos sen problemoj. Ekzemple, ekde la 10a de januaro italaj fumantoj ne plu povas apogi sin kun cigaredo kontraŭ la verŝejo de preferata trinkejo, same ne en restoracioj, diskotekoj aŭ kafejoj. Ankoraŭ eblas fumi, sed nur, se la trinkejestro instalis multekostan apartigitan fumĉambron kun speciala aerumsistemo, aŭ antaŭ la pordo. Tria eblo estas malrespekti la leĝon, sed oni tiam konsciu pri la financaj konsekvencoj. Trinkejestrojn minacas monpunoj ĝis 2200 eŭroj, gastoj devas pagi 250 eŭrojn. Kiu ekflamigas cigaredon apud gravedulinoj aŭ infanoj pagas la duoblon. Ĉiu trinkejestro devas denunci fumantan klienton.

Pro altaj teknikaj postuloj kaj kostoj verŝajne 90 % de la trinkejestroj rezignos pri speciala fumsekcio en sia trinkejo. Malgraŭ forta kontraŭlobiado de la tabaka kaj gastronomia sektoroj, laŭenkete 83 % de la italoj subtenas la leĝon. Surpriza konstato en lando, kie ĉirkaŭ 14 milionoj de la 58 milionoj da italoj estas regulaj fumantoj. La tutlanda cigared-vendado malpliiĝis je 23 %. Dum kontrolo malpli ol 1 % de la kontrolitaj lokoj malobservis la leĝon.

Sed ja ne estas granda problemo. Surstrate kaj hejme la italo rajtas daŭre fumi.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17