MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

RASISMO

Survoje al malamo

Leteris grekaj observantoj pri homaj rajtoj al enlandaj instancoj, por ke tiuj forviŝu la rasismajm sloganojn aperintajn ĉe grekaj ŝoseoj. Ekzemple inter Ateno kaj Tripoli, inter la kilometro-fostoj 70 kaj 100, videblis sloganoj, kiuj alvokas al faŝismaj agoj kontraŭ albanoj, turkoj kaj hebreoj.

Distingeblaj estis naziaj simboloj kaj la nomoj de ekstremdekstraj grekaj organizaĵoj, kiaj la Patriota Ligo. La observantoj bedaŭris, ke grekaj amaskomunikiloj ne subtenis la kontraŭrasisman kampanjon. Nur la ĵurnalo Avgi du fojojn pritraktis la situacion. Similan protestleteron israela grupo sendis al la greka registaro.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17