MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Returniĝo

Unue venis la nova usona ministro pri eksterlandaj aferoj Condoleezza Rice [kondolisa rajs] al „malnova Eŭropo” por deklari, ke nun la grandpotenco serĉas kunlaboron, eĉ amikecon de gravaj eŭropaj landoj, ankaŭ de tiuj, kiuj akre kritikis la Irak-militon, ĉepinte Francio kaj Germanio. Ŝajne estis tute forgesitaj ŝiaj akraj reagoj al tiamaj rifuzoj de Parizo kaj Berlino aprobi la krucmilitiron de la usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] kontraŭ la iraka despoto. Nun Rice montris sin amikeca kaj ridema; la gazetoj skribis pri „ĉarmofensivo”.

Ŝercema ministro

Nur mallonge poste ankaŭ la ĉeforganizinto de la Irak-milito, ministro pri defendo Donald Rumsfeld [ramsfelt], dum sekurec-konferenco en Munkeno varbis por kunlaboro de Eŭropa Unio kaj Usono. Kiam ĵurnalistoj demandis lin, ĉu do ne plu validas lia kritiko pri „malnova Eŭropo”, li ŝerce respondis, ke tion diris „la malnova Rumsfeld”. Per aliaj vortoj (preter la ŝercemo): la nova Rumsfeld ne plu opinias, ke la tiamaj kritikantoj estas malkuraĝuloj aŭ stultuloj, sed li esperas pri (re)nova partnereco. Tamen, kiam la germana kanceliero Gerhard Schröder [ŝreder] postulis, ke estonte en tiaj okazoj oni interkonsultadu kaj interkonsiliĝadu interne de NATO, Rumsfeld insistis, ke Usono plu rajtu serĉi siajn preferatajn aliancanojn.

Sed restis la impreso, ke la du usonaj diplomatoj venis precipe por prepari la grundon por vizito de la ĉefo mem. Efektive Bush en Eŭropo proklamis revenon al la iama partnereco kun Eŭropo kaj revenon al kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiun li prifajfis dum la preparo de la Irak-milito. Kio okazis? Kio estigis tian returniĝon de la usona politiko? Certe estas pluraj faktoroj, kiuj ludas rolon en tiu ĉi evoluo, sed estas precipe du: Bush konsciiĝis, ke rilate al Irako li kredis je utopio, kaj Bush nun plenumas sian duan kaj (laŭkonstitucie) lastan ofic-periodon.

Utopio kaj realo

Lia utopio estis: Ni, Usono, protagonisto de libereco kaj demokratio, liberigos la irakan popolon de kruela tirano kaj alportos demokration, kio pli-malpli aŭtomate trankviligos la tutan regionon de Proksima Oriento. Li ignoris la avertojn el „malnova Eŭropo”, ke la sekvoj estos ne paco, sed sangaj konfliktoj. Realo estas, ke la milito en Irako nun daŭras jam pli ol du jarojn kaj neniu povas prognozi, ĉu iam la lando ĝuos stabilecon. La ŝarĝoj, kaj homaj kaj financaj, por Usono estas gigantaj. Do, por elplenumi sian mision en Proksima Oriento, Bush vole-nevole devas peti helpon ne nur de kelkaj aliancemaj ŝtatoj (ekzemple Britio, Pollando kaj Italio), sed ankaŭ de UN kaj Eŭropa Unio.

Al la utopio de Bush apartenis ankaŭ la espero, ke post neniigo de la iraka diktaturo kaj enkonduko de demokratio li same sukcesos, ankaŭ en aliaj landoj de Proksima Oriento, precipe Palestino. En tio li pretervidis, ke la palestina prezidanto Jasir Arafat, kiu spite al la Nobel-premio pri paco restis teroristo, volis ne pacon kun Israelo, sed ties ekstermon. Nun, bonŝance por Bush, Arafat mortis kaj liaj posteuloj volas paciĝon. Ŝajne do la usona prezidanto pravas: sukceso en Irako disradios al aliaj najbaraj landoj. Tamen la arabaj registoj ja timas usonan perforton kaj bezonos longan tempon por digesti la agreson kontraŭ la islama ŝtato Irako, sed (okcidentan) demokration ili timas same. Eble tial pluraj el ili, se ne subtenas, tamen toleras islamistan terorismon en Irako kaj aliloke.

Komuna strebado

La dua faktoro, kiu kondukis al returniĝo de Usono al partnereco kaj kunlaboro, estas iom pli subtila, psikologia. Bush en sia unua ofic-periodo spertis la teruraĵon de islamista atenco, per kiu mortis miloj da usonanoj. Tiun traŭmaton sekvis venĝemo, kiu unue turnis sin kontraŭ la teroristo Bin Laden per atako al Afganio kaj poste kontraŭ Irako. Bush devis pruvi al sia popolo, ke Usono ne estas sendefenda. Tiu ago de superpotenco helpis lin venki en elektoj por la dua periodo. Sed nun li povas rezigni pri la famo de militisto kaj klopodi, ke historiistoj skribu pri li, ke tiu usona prezidanto alportis pacon al militema mondregiono. Por tion realigi, li tamen bezonas subtenon kaj helpon de la cetera mondo, precipe de UN kaj Eŭropo. Tiuj ĉi, kompreneble, ne povas rifuzi tian strebon, ĉar tio estas ilia propra celo. Tiel do ni povas esperi, ke la nova Bush kunkreos novan harmonion almenaŭ inter la demokratiaj landoj.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17