MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Aŭdantoj

La homojn, kiuj uzas nian revuon, kutime ni nomas „abonantoj” aŭ „legantoj”. Klare, tiuj vortoj estas tute adekvataj, ĉar presitan komunikilon oni legas, kontraste al radio kaj televido, de kiuj konsumantoj estas „aŭskultantoj” kaj „spektantoj” respektive. Tial vi eble miros, ke tiun ĉi revuon tamen oni povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭdi. En la apuda kolofono jam delonge vi trovas indikon pri „kaseda versio” de nia magazino. Jam en numero 2/1982 ĉi-loke mi povis anonci tiun ĉi specialan servon.

Tamen ne ni eldonas ĝin, sed Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. De pli ol 22 jaroj volontuloj de la nederlanda urbo Eindhoven sindoneme voĉlegis artikolojn el nia revuo kaj ĉiumonate produktis la kasedan version, tiel ke ankaŭ homoj kun vidproblemoj aŭ tute blindaj povis ĝui la enhavon de interesa revuo. Nia eldonejo nur aŭspiciis tiun laboron, liverante senpagajn ekzemplerojn al la fidelaj voĉlegantoj. La 21an de januaro tiu grupo legis la decembran numeron, la lastan fojon plenumante tiun ĉi gravan taskon.

Intertempe ekzistas aparatoj, kiuj povas skani kaj voĉlegi tekstojn. Nu, tio sendube taŭgas por letero de financoficejo kaj fakturo de elektristo. Sed ĉu vi povas imagi, kiel sonas monotona kaj senemocia mekanika voĉo, leganta komentarion aŭ novelon sen iuj emfazoj kaj nuancoj? Ne, bone legi, per sia natura voĉo, kapablas nur homo, kiu komprenas la enhavon. Tial ni ĉiuj multege danku al la legintoj en Eindhoven, kaj tial la kunordiganto, Rob Moerbeek, nun serĉas aliajn volontulojn por tiu tasko de solidareco de vidantaj kun blindaj homoj. Ni esperu, ke li trovos – aŭ eble intertempe jam trovis – anstataŭantojn, tiel ke ankaŭ estonte ne nur legantoj, sed same niaj aŭdantoj povos ĝui almenaŭ la tekstojn de la magazino. Pri fotoj kaj ilustraĵoj bedaŭrinde ili plu devos rezigni.

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17