MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

GASTRONOMIO

Smörgåsbord

Mi paroladis kun alia japano kaj kun germano, kiuj ne estis esperantistoj, tiel ke nia komuna lingvo estis la germana. Mia japana amiko demandis la germanon pri vorto en germana teksto. Tiu ĉi estis Sternstunden der Menschheit („Stelaj horoj de la homaro”) de Stefan Zweig, kiu estas unu el miaj preferataj verkistoj, kaj la frazon mi ja jam legis. La vorto estis smöorgas. Evidente nia germana interparolanto ne konas la svedan kaj ne povis helpi. Eĉ kiel sveda vorto ĝi estas kripligita, ĉar la dua parto forfalis: ĝi devas esti smörgåsbord. Mi hazarde konis tiun ĉi vorton pro mia restado en Novjorko en la fruaj 60aj jaroj. Ĉiuj usonanoj scias, kio ĝi estas. Troviĝis sveda restoracio nomata Stockholm mezurbe en Novjorko, kie mi kelkfoje regalis miajn klientojn. Mi ne scias, ĉu ĝi apartenas al la ĉiutaga vortaro de averaĝaj eŭropanoj. Almenaŭ en Francio mi ne aŭdis la vorton dum mia restado tie en la malfruaj 70aj jaroj. La franca vortaro Robert ne registras ĝin, nek la nova PIV.

Japana ĵargono

Mi ne prenis tempon por ekspliki al mia japana amiko kio estas smörgåsbord. Mi simple diris al li, ke temas pri vaiking. Li tuj komprenis. La germano miris. Mia japano kaj mi klarigis, kio estas tio, dirante ke ĝi estas malvarma plado proponata memserve ktp.

Tiu ĉi estas pura japanismo, kaj la japanoj surpriziĝas, kiam ili trovas sin nekomprenataj de okcidentanoj: ili diras unu al alia ekzemple, ke dum la Universala Kongreso de Esperanto la hotela matenmanĝo estas vaiking. La origino de tiu ĵargono estas merkatada komploto de ĝenerala direktoro kaj la ĉefkuiristo, kiu estas membro de la konsilio de administrado – unu el la ĝeneralaj direktoroj do –, ĉe la prestiĝa Imperia Hotelo en Tokio. Ili planis enkonduki smörgåsbord en Japanion, sed ĝi estas langotordilo, neniel prononcebla por nesvedoj, por ne paroli pri japanoj. Ĉar ĝi estas sved-origina, kion vi pensas pri vikinga plado?! Vikingo estas en Japanio vaiking. (Rigardu kiel profunde tiu ĉi lando estas koloniigita de la anglalingva imperiismo!) Estas tiamaniere, ke invento de unu privata kompanio eniris la norman lingvon de nacio. Kio estus okazinta se la Imperia Hotelo igus la vorton registrita ĉe la Oficejo de Patentoj? Tiu problemo estas de la vidpunkto de juro kaj entreprena administrado interesa, sed se ni traktus tion, tiu ĉi artikoleto fariĝus tro longa por tiu ĉi rubriko.

YAMASAKI Seikô

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yamasaki Seikô el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17