MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ankoraŭ pri EDE

Pasintjaran printempon, kiam mi unuafoje aŭdis pri la nova politika partio EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto, MONATO 2004/12, p. 6), mi intencis voĉdoni por ĝi dum la balotado por la Eŭropa Parlamento. Sed mi ŝanĝis mian opinion, leginte la punkton „Por Eŭropo sendependa de la influo de Usono, ĝia lingvo kaj ĝia kulturo”. Kia donkiĥota sensencaĵo! Ĉu la EDE-anoj vere ne scias, ke jam nun la rilatoj inter Usono kaj Eŭropo estas tiel profunde kaj reciproke interligitaj, ke nek Eŭropo, nek Usono povas esti sendependaj unu de la alia, ĉu temas pri rilatoj financaj, ekonomiaj, komercaj, industriaj, sciencaj, komunikadaj, homfamiliaj aŭ, jes ja, kulturaj.

Jen nur unusola ekzemplo: En januaro Eŭropo prave fieris pro sia interplaneda sondilo Huygens, kiam ĝi surluniĝis sur Titano, la plej granda el la multaj lunoj de Saturno, post sepjara vojaĝo de pli ol unu miliardo da kilometroj. Sed la malgranda Huygens ja vojaĝis surdorse sur la granda usona satelito Cassini, orbitis kun ĝi ĉirkaŭ Saturno, komunikis al la tero pere de Cassini kaj do atingis Titanon nur pro intensa uson-eŭropa scienca kaj teknika kunlaboro. Kaj kiel Eŭropo povas fariĝi sendependa de la „usona lingvo”, kiam tiu lingvo oficialas en kelkaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio? Mallonge: struta politiko! Sekve mi proponas, ke EDE reformulu tiun punkton, ekzemple: reekvilibrigi aŭ reegaligi la rilatojn inter Eŭropo kaj Usono.

Eskil SVANE
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eskil Svane el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17