MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Klimato kaj lingvo

Ĉu vi imagis, ke ŝanĝiĝo de la monda klimato kaŭzas eĉ lingvajn problemojn? Ne, tio ne estas ŝerco! Indiĝenoj de arkta kaj subarkta regionoj de Alasko ĝis norda Siberio en siaj lingvoj ne havas vortojn por vespo aŭ fulmotondro, kiuj sekve de varmiĝo de la klimato ekaperis en tiuj antaŭe daŭre frostaj regionoj. Se la evoluo kontinuos, eble iam ili bezonos ankaŭ vortojn por rozo kaj sunbrulo. Kion konsili al ili? En Esperanto oni parte povus krei novajn vortojn el jam konataj, ekzemple ni povus diri „pikbesto” por vespo kaj „ĉielskuo” por fulmotondro – sed kion trovi por „rozo”? Eble arktanoj tamen devos adopti vortojn el aliaj lingvoj ...

Ankaŭ mezeŭropaj lingvoj adoptis vortojn el aliaj, precipe la helena kaj latina. Vortoj el tiuj lingvoj abundas ankaŭ en Esperanto. Tamen legantojn iritis la titolo Turkio ante portas en la decembra numero (p. 10), kaj iuj demandis sin, kion Turkio portas, kaj kial „ante”? Tia adverba uzo de participa sufikso estas vere nekutima. Sciantoj de la latina lingvo ne havis problemon, ĉar temas pri tiulingva parolturno. Ĝi devenas el la tempo, kiam Hanibalo el Kartago atakis la romian respublikon kaj loĝantoj de la ĉefurbo trakuris la stratojn kun alarmkrio „Hannibal ante portas!” (Hanibalo antaŭ la (urbaj) pordegoj!). La aŭtoro de nia artikolo neglektis klarigi tion per piednoto. Delonge pasis la tempoj, kiam kleraj homoj lernis la latinan lingvon; hodiaŭ tutmonde oni instruas kiel unuan (kaj ofte solan) fremdan lingvon la anglan. Probable do neniu leganto mirus pri titolo „Turkio before the gates” (aŭ simila), sed probable pensus pri flughaveno, kie ĉio aperas en la angla lingvo.

Ni do petas pardonon pro tiu klasik-lingva mispaŝo, sed atentigas, ke kutime en nia revuo ja aperas klasika kaj modela hodiaŭa Esperanto (pri eraroj ĉiam kulpas nur la konata kompostkoboldo!). Tial nun en la paĝaro www.edukado.net oni trovas konkurson por lernantoj, kiu baziĝas sur tekstoj el nia magazino. Eble ni rekomendu tiun ĉi konkurson ankaŭ al loĝantoj de la arktaj regionoj ...

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17