MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ne turkoj, sed malriĉuloj

Mi surpriziĝis kaj iom ĉagreniĝis, ke Stefan Maul kulpigas „turkojn” pri la studnivelo en Germanio (MONATO 2005/1, p. 5). Des pli, ke, se mi ne eraras, la plimulto de la „turkaj” lernejanoj estas dua- aŭ tria-generaciaj turki-devenaj germanianoj. Male, estas konate, ke pli malaltaj socitavoloj havas, pro kompreneblaj kialoj, malpli sukcesajn rezultojn, sed pri tio ne kulpas etneco aŭ lingveco. Aliflanke, nenio kredigas, ke „turkaj” lernejanoj estus nepre pli fuŝaj ol la „italaj”, „hispanaj” aŭ „portugalaj”, por citi aliajn sud-eŭropajn enmigrintojn en Germanion. Krome, alilingveco de lernantaro pruviĝis diversloke kiel flanka kaj ne tiel grava en la malaltiĝo de la lernonivelo: ekzemple katalunoj kelkgeneracie instruataj en la hispana ne postrestis, sed male.

Se la pli bonaj lernejaj rezultoj en Finnlando ol en Germanio klarigeblas per homogeneco, sendube temas pri homogeneco sociala, sed ne etna.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17